Enkomputiligis Don HARLOW

Ter-akto

(Popolkanto)

aperis en El Popola Ĉinio, 61/6, p. 274


Kvankam multas belaj floroj,
sed plej belas roz' ruĝvanga;
kvankam multas dolĉaj fruktoj,
sed plej dolĉas pom' Batang-a,
La popola Registar' terakton donis al nia domo --
ĝi pli ĉarmas ol la roz', pli dolĉas ol la pomo.
Kvankarm multas grandaj lagoj,
tamen Juco plej profundas;
kvankam multas riveregoj,
Jalucampo sin plej longe etendas.
Sed la am' de Prezidanto Maŭ kaj la Partio
estas eĉ de des pli granda dimensio.