Enkomputiligis Don HARLOW |
Tigro vagiris por elĉaso de viando Kaj en ruzega vulpo ĉe arbara rando Trovis viktimon. "Evitu krimon!" Parolis la fripono En ton' de gravpersono. "Dio min faris reĝo de la Grandregno de popolo fela, Se vi difektus al mi eĉ hareron, Vi tiros al vi la dian koleron. Kiel? Vi ne kredas? Nu, jam post mi venu Kaj atenton prenu, Ĉu ne al mi vojon cedas Ĉiuj bestoj de l' arbaro!" Konsentis tigr' sen kontraŭstaro Kaj iris post la grandvostulo. Kiam la arbaranoj vidis Ilin venantaj, jam rapidis Ĉiuj sin savi per diskuro. |