Enkomputiligis Don HARLOW

En marta koncesia kvartalo (1)

de Lusin

aperis en El Popola Ĉinio, 77/2, paĝoj 31-32


En januaro de la kuranta jaro, Tian Gjun publikigis eseon titolitan "Sur la ŝipo S. S. Dairen", kiu priskribas kiel li kaj lia edzino bonŝance sukcesis fuĝi el la por ili dornoplena Dalian (2) antaŭ pli ol unu jaro:

"Nur en la sekvanta tago, kiam ni ekvidis verdan montangulon de Kingdaŭ, nia koro reviviĝis el frostiĝo..

"'Ho! Patrolando!'

"Ni ekkriis kvazaŭ en sonĝo!"

Se ili revenus al la "patrolando" kiel ataŝeoj, certe neniu parolus pri tio, kaj se ili venus por ekstermi banditojn, des pli certe neniu parolus pri tio, sed tamen ili revenis nur por publikigi "Aŭgustan Vilaĝon" (3). Tiel do ili rilatiĝis kun la literatura mondo. Do ili ne hastu "reviviĝi el frostiĝo". En marto "iu" (4) jam diris malvarme en ŝanhaja koncesia kvartalo:

"Tian Gjun ne devas frue reveni de la Nordoriento!"

Kiu tion diris? Ĝuste "iu". Pro kio? Ĉar en la verko "Aŭgusta Vilaĝo" "ankoraŭ troviĝas io nevera". Sed mia citaĵo estas "vera". Tion pruvas la artikolo de Sinjoro Di Ke -- unu el la strangaj radioj en "Dimanĉa Literatura Mondo" de la felietono "Torĉo" de la "Granda Vesperĵurnalo" (5):

"Konsiderate kiel tutaĵo, 'Aŭgusta Vilaĝo' estas epopeo, tamen en ĝi ankoraŭ troviĝas io nevera, kiel ekzemple ne sufiĉe vera estas la stato aperinta en iu vilaĝo post atako de la popola revolucia armeo. Iu diris al mi jene: 'Tian Gjun ne devas frue reveni de la Nordoriento', ĉar li pensis, ke Tian Gjun ankoraŭ vezonas longe lerni kaj post lia plikapabliĝo la verko certe iĝus pli bona. Kaj teknike kaj enhave la verko havas multajn difektojn, sed kial neniu montris tion?"

Kompreneble oni ne povas diri, ke tia opinio estas malprava. Se "iu" dirus, ke M. Gorkij ne devis frue forlasi la okupon de doka portisto, alie liaj verkoj certe estus pli bonaj, kaj E. Kisch (6) ne devis frue fuĝi alilanden, se li restadus en koncentrejo de Hitler, li certe verkus pli multe promesajn raportaĵojn, kiu disputus kun li, tiu certe estus idioto. Tamen en la marta koncesia kvartalo ankoraŭ estas necese por ni diri kelkajn vortojn, ĉar ni ankoraŭ ne atingis la feliĉan tempon, kiam ni sufiĉe "kapabliĝis" kaj povas ne plu esti idiotoj.

En tia tempo oni facile malpacienciĝas. Ekzemple, Tian Gjun frue ekverkis romanon kaj tamen "ne sufiĉe veran". Kaj aŭdinte la diron de "iu", Sinjoro Di Ke tuj konsentis kaj riproĉis, ke oni ne montris la "multajn difektojn", kaj ne povis atendi ĝis "post sia plikapabliĝo" por fari "ĝustan kritikon". Sed mi opinias, ke tio ne estas malbona; ni uzas lancon se ni ĝin havas, kaj ne bezonas atendi la ĵus ekfaratajn aŭ farotajn tankojn kaj brulbombojn. Tamen bedaŭrinde se tiel estus, Tian Gjun jam ne kulpus pri "frua reveno de la Nordoriento". Ja estas malfacile fari solidan argumenton.

Kaj cetere laŭ la artikolo de Sinjoro Di Ke verŝajne ne necesas longe resti en la Nordoriento por koni la "veron", ĉar la Sinjoro "iu" kaj Sinjoro Di Ke kredeble restas en koncesia kvartalo kaj revenis ne pli malfrue ol Tian Gjun por lerni en la Nordoriento, tamen ili scias ĉu io estas sufiĉe vera. Kaj por progresigi la verkistojn ne necesas "ĝusta" kritiko, ĉar antaŭ ol iu montris la "multajn difektojn" de "Aŭgusta Vilaĝo" en tekniko kaj enhavo, Sinjoro Di Ke jam asertis kun certeco: "Mi kredas ke nun oni jam skribas aŭ estas pretaj por skribi verkojn pli bonajn ol 'Aŭgusta Vilaĝo', ĉar la legantoj tion bezonas!"

Ĉi tie tankoj venas aŭ venos, oni do povas unue rompi la lancon.

Ĉi tie mi devas aldoni ion al la titolo de la artikolo de Sinjoro Di Ke: "Ni Devas Fari Memkritikon".

La titolo estas tre forta. Kvankam la aŭtoro ne diris, ke tio ĉi jam estas "memkritiko", tamen ĝi plenumas la taskon de "memkritiko" por pereigi "Aŭgustan Vilaĝon", kaj kiam aperos la formala "memkritiko" atendata de li, ĝi liberiĝos de sia tasko, kaj eble tiam "Aŭgusta Vilaĝo" reakiros iom da vivespero. Ĉar tia kapskuo kun malklara signifo malutilas al la kontraŭulo pli multe ol akuzo pri dek ĉefaj krimoj, kio estas konstatebla, sed malklara kulpigo povas supozigi pri senlima malbono.

Kompreneble la postulo de "memkritiko" de Sinjoro Di Ke celas konon, ĉar "tiuj verkistoj estas niaj". Sed mi opinias, ke samtempe ni neniel devas forgesi la "ilin" ekstere de "ni", kaj ni ne devas kritiki nur la "ilin" interne de "ni". Por kritiki oni devas kritiki ambaŭ, montrante kaj la belon kaj la malbelon. Se en la literatura mondo kun "ni" kaj "ili" oni faras nur memriproĉon por montri sian "ĝustecon" kaj justecon, li efektive estas flatanta "ilin" aŭ faras malarmadon anstataŭ "ili".

La 16-an de aprilo, 1936


Piednotoj

(1) Tiu ĉi artikolo unue aperis en n-ro 3 de vol. I de la monata gazeto "Najtingalo" en majo de 1936. Post la forpaso de Lusin, lia edzino Hju Guangping metis ĝin en la kolekton "La lasta Volumo de Ĉieĝieting-aj Eseoj".
(2) Tiutempe Dalian estis koncesiita al Japanio.
(3) "Aŭgusta Vilaĝo" estas romano verkita de Tian Gjun, eldonita en aŭgusto de 1935. Ĝi priskribas la bataladon de la popolo en nordorienta Ĉinio sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio kontraŭ la japanaj agresantoj post la Incidento de la 18-a de Septembro kaj malkaŝas la nerezistan politikon de la kuomintanga reakciularo. Antaŭ ĝia publikigo Lusin ĝin kontrolis kaj verkis antaŭparolon por ĝi.
(4) "Iu" estas citita el la artikolo de Di Ke, kaj efektive aludas Ĝoŭ Jang kaj liajn kunulojn.
(5) La "Granda Vesperĵurnalo" estas reakcia ĵurnalo, kiu ekaperis en 1932 en Ŝanhajo. Ĝia felietono "Torĉo" estis redaktata de la reakcia literaturisto Cuj Vankiu. Ĝi estis grava posteno por la "kvar bravuloj" Ĝoŭ Jang k.a. por distrumpeti kapitulacismon kaj "nacidefendan literaturon". "Dimanĉa Literatura Mondo" estis rubriko de "Torĉo".
(6) Egon Erwin Kisch (1885-1942), ĉeĥoslovaka verkisto kiu kutimis verki en la germana lingvo. Post la Incidento de la 18-a de Septembro li venis al Ĉinio. Li verkis "China Geheim" (Sekreta Ĉinio) k.a.