Enkomputiligis Don HARLOW

Kie estas vi, Ĉefministro Ĝoŭ?

de KE Jan

aperis en El Popola Ĉinio, 77/3-4, paĝoj 19-20


Ĉefministro Ĝoŭ, nia bona ĉefministro,
Kie estas vi, ho kie estas vi?
Ĉu vi scias, ke ni vin sopiras,
-- Via popolo vin sopiras!

Vokas ni al altaj montoj:
Ĉefministro Ĝoŭ --
Eĥas jen la valoj:
"Ĵuse li foriris, ĵuse li foriris.
Sur la longa voj' revolucia
Li laŭpaŝe sekvas ĉiam Prezidanton Maŭ!"

Vokas ni al la vastega tero:
Ĉefministro Ĝoŭ --
Tondras jen la tero:
"Ĵuse li foriris, ĵuse li foriris.
Ĉu vi ne vidas, ke sur tiuj pezaj spikoj
Ja ankoraŭ brilas liaj penlaboraj ŝvitoperloj ..."

Vokas ni al la arbaroj:
Ĉefministro Ĝoŭ --
Muĝas jen la pinoj:
"Ĵuse li foriris, ĵuse li foriris.
Ĉe la ruĝa kampofajro arbhakistoj
Rememoras liajn ridojn kaj intimajn vortojn."

Vokas ni al maro:
Ĉefministro Ĝoŭ --
Mardefendaj batalantoj diras:
"Ĵuse li foriris, ĵuse li foriris.
Ĉu vi ne rimarkas
La surtuton de li surmetitan al mi ..."

Ni serĉadas tra la vasta patrolando.
Ho, vi, Ĉefministro,
Estas ĉie, kie vin bezonas la revolucio.
Tra la vasta tero
Ĉie restas viaj klaraj piedsignoj.

Ni revenas al la koro de l' patrio.
Ni ameme vokas antaŭ Tian-anmen-pordego:
Ĉef-mi-nis-tro Ĝoŭ --
Jen Tian-anmen-placo eĥas:
"Ho mallaŭte, ho mallaŭte!
Li akceptas eksterlandajn gastojn en Ĝongnanhaj, (1)
Li prezidas nun kunvenon de l' Buroo Politika ..."

Ĉefministro, nia bona ĉefministro!
Vi estas ĉi tie, ĉi tie!
    --Ĉi tie, ĉi tie,
        Ĉi tie ...

Vi ĉiam estas kune kun ni,
    -- Kune kun ni, kune kun ni,
        Kune kun ni ...
Vi ĉiam loĝas ĉe la lok' de sunleviĝo,
Vi ĉiam vivas en la koro de l' popolo.
Vin sopiras la popolo de generacio al generacio!
Ho, ni sopiras vin, sopiras vin
Ni vin so-pi-ras ...

Piednotoj

(1) Sidejo de la Centra Komitato de KPĈ.