Enkomputiligis Don HARLOW

Jen pavo flugas al sudoriento

elĉinigis Laŭlum

ilustris WANG Shuhui

aperis en El Popola Ĉinio, 82/05, paĝoj 22-25


La fama epopeo de Ĉinio "Jen Pavo Flugas al Sudoriento" cirkulis kiel popolkanto en la regperiodo Jian'an (196-220 p. K.) de Han-dinastio. Per lingvo simpla kaj lakona ĝi rakontas al ni tragedion de amanta paro viktimiĝinta pro feŭdaj moroj. Ĝi estas multe ŝatata de ĉinaj popolanoj de jarcentoj.

- La Red.

Jen pavo flugas al sudoriento,
kvin-lie 1 sin returnas kun ve-sento 2.

"Mi, dektrijara, blanksilkaĵojn teksis,
kaj dekkvarjara tajlorarton regis,
en aĝo dekkvinjara konghoŭ-ludis 3,
en l' jar' deksesa klasikaĵojn legis,
en l' jar' deksepa prenis min sinjoro,
kaj ofte mi malĝojas en la koro.
Vi, oficisto en la prefektejo,
laboras ĉiam ja kun devkonscio.
L' edzino restas en soleco,
maloftas inter ni konversacio.
Sen dorm' necesa mi al la teksilo
jam devas iri tuj je kokokrio.
Tritage de mi pretis kvin ŝtofpecoj,
sed panjo min riproĉis pri lanteco.
Ne veras, ke l' teksado lante iras,
sed serv' en via domo malfacilas!
Por tion plenumadi mi debilas,
do mia plua resto ne utilas.
Nun decas peti de la bopatrino
eksedzinigon al mi je la fino."
Kaj sekve l' oficisto de l' prefekto
parolis al patrino kun respekto:
"La sort' al mi ne donis altdestinon.
Feliĉe mi akiris ĉi virinon.
Geedza par' fariĝis ni volonte
kaj restos geamikoj eĉ transmonde 4.
Ni nur kunvivis ne pli ol tri-jare,
do tre mallonge, nur komencofare.
Se l' bofilin' kondutas ne maldece.
do kial vi ŝin traktas nepanjece?"

Al l' oficisto diras la patrino:
"Jen kia manko de prudento!
Ne scias ĝentilecon ĉi virino,
kaj ŝi kondutas kun liber' sen limo.
Delonge indigniĝis mia koro.
Ĉu povas mi vin lasi al la volo!
Nun vivas en la orienta domo
bona knabin' ― Ĉin Lofu, ŝia nomo.
Ŝi estas senkompara en beleco,
mi svatos ŝin por via reedzeco.
Do senprokraste ŝin vi jam forsendu,
forigu ŝin ― ĉi vortojn ja atentu!"
Kaj diras l' oficisto de l' prefekto
al panjo surgenue kun respekto:
"Se hejmen mi l' edzinon nun resendus,
en solo mi la morton ĝisatendus!"
Aŭdinte tion la patrin' grakadas
de kolerego kaj l' sidilon batas:
"Ha, ci, knabaĉ', nun tute jam sen timo,
aŭdacas eĉ paroli pro l' virino!
Se mi jam tute perdis ŝian koron,
mi nepre malkonsentos vian volon!"

La oficist' nenion plue diris,
post riverenc' en sian ĉambron iris.
Li sentis kvazaŭ ŝtopon en la kolo ...
Aŭdiĝas al l' edzin' lia alparolo:
"Ne volas mi al patra dom' vin peli,
sed la patrin' devigas min krueli.
Al la patrino iru provizore;
mi iros prefektejon por-labore.
Ne longe poste hejmen mi revenos
kaj certe mi denove vin alprenos.
Pro tio do toleru l' mizer-horon,
kaj metu miajn vortojn en la koron."
L' edzino diras al la oficisto:
"Finiĝu jam la malfeliĉo-listo!
Antaŭe mi, en tago aŭtunfina,
transvenis al vi, de la dom' patrina.
Mi obeemis al la bopatrino.
Ĉu mi aŭdacus agi laŭ inklino?
Mi tage-nokte ĉiam diligentas,
sed min en solo maldolĉec' turmentas.
Mi pensis, ke mi estas senerara
en servo al la bopatrino kara.
Sed tamen rezultiĝis la elpelo,
pro kio do babili pri reveno!
Mi havas vatjaketon kies belaj
brodaĵoj ĉarmas kiel floroj veraj,
litvualeton kun ruĝsilka supro
kaj aromsakoj ĉe ĉiuj anguloj,
sesdek aŭ sepdek ornamaĵajn kestojn
ligitajn verde-blue per silkŝnuroj.
En ili konserviĝas aĵ-kolektoj ―
diversaspecaj estas la objektoj.
Modestas ili kiel la mastrino,
ne indas al l' estonta novedzino.
Do ilin uzu kiel donaceton,
de nun ni ne plu spertos ja kuneston.
Per ili konsoligu via koro,
min ĉiam tenu en via memoro."

Je kokokri' heliĝas jen ekstere,
l' edzin' leviĝas, sin ornamas bele.
Per jup' brodita ŝi l' aspekton ŝanĝas
kaj ĉion kvar-kvin-foje rearanĝas.
Silkŝuojn surpieden ŝi surmetas,
surkape testudoŝelaĵ' briletas.
Talie ĉarmas zon' el silko blanka,
orele pendas luno-perl' senmanka.
La fingroj delikatas versimile
at ŝenoprazaj tigoj kaj l' lippara
kolor' cinabre ruĝas. Ŝi gracile
paŝetas kun beleco senkompara.
Ŝi l' bopatrinon adiaŭis bene,
sed tiu ne admonis ŝin detene.
"En la pasinto estis mi knabino
vivanta en kampara kruda sino;
edukon decan mi ne ricevintas,
kaj kun sinjor' pariĝi mi ne indas.
Donacojn de vi multe mi akiris,
sed por mi l' servo al vi malfacilis.
Hodiaŭ l' patran domon mi reiros,
kaj timas, ke pro pen' vi peze spiros."
Ŝi adiaŭis al la bofratino,
larmante perle kun korinklino:
"Je l' tago kiam mi alvenis ĉe vi,
fratin', vi altis nur pli ol la lito;
nun estas vi en sama alt' kiel mi,
sed baldaŭ mi fariĝos forpelito.
Patrinon atenteme vi prizorgu
kaj dum irado vi ŝin helpapogu.
Je l' sepa 5 aŭ deknaŭa 6 amuztago,
memoru min dum via petolago."
Eliras kaj ascendas ŝi la ĉaron,
viŝante la larmantan okulparon.
En fronto l' oficisto sur ĉevalo
veturas, post li la edzin' en ĉaro.
Grinc-grince kaj knar-knare l' veturilo
alvenas stratobuŝon, kaj la viro
descendas la ĉevalon, ĉaren li eniras
kaj kun klinita kap' li flustre diras:
"Mi ĵuras: Mi ne rompos kun vi kore!
Reiru hejmen nun nur provizore,
kaj l' prefektejon iros mi ĉi-hore.
Mi baldaŭ jam revenos kaj vin vidos.
Je Dio, mi neniam vin perfidos."
Al l' oficisto diras la edzino:
"Mi dankas pro l' sincera korinklino.
Se plue en la koro vi min tenos,
mi ja esperas ke vi baldaŭ venos.
Rokego firma estu vi, sinjoro,
kaj mi fragmito mola aŭ akoro
fleksebla forta kiel silkfadeno;
kaj l' roko ne ŝanĝiĝos en sinteno.
Mi havas fraton de la patra gento,
tondrosimilan en temperamento.
Li ne permesus agi laŭ la volo,
sed turmentadus min per malkonsolo."
Svingante manon diris adiaŭon
la geamantoj kun bedaŭra koro.
En sian patran domon ŝi revenas,
sed ĉie malhonoro ŝin venenas.
Manklakas la patrino: "Ho, subite
revenas vi al hejmo seninvite 7!
Vi dektrijara lernis de mi tekson.
en l' jar' dekkvara vi ekfaris veston,
en la dekkvina vi konghoŭ-on ludis,
en la deksesa etiketon studis,
en la deksepa vin al vir' mi donis,
pensante ke vi virtovojon konis.
Se vi ne kulpus, kial sen revoko
revenas nun vi al la hejma loko?"
Honteme Lanĝi diras al patrino:
"Senkulpa estas ja via filino."
Kaj la patrinon trafis tristoŝoko.

Dek kelkajn tagojn post la hejmreveno,
sendit' de l' konteestro kun svat-celo
prezentas: "Lia tria fil' je belo
ja estas senkornpara sur la tero.
Nur deknaŭ-jara, tamen eminenta
montriĝis li en arto elokventa."
Patrino la filinon alparolas:
"Respondu la svatiston, se vi volas!"
Kun larmoj la filino diras jene:
"Kiam veturis Lanĝi hejmrevene,
l' oficisto diris al mi ripetfoje:
Neniam ni disiĝu vivovoje.
Se mi hodiaŭ agus lin perfide,
ne decus ja konduti moral-spite.
Prefere la senditon nun rifuzu
kaj poste ni senhaste l' saĝon uzu."
Patrin' al la svatist' pretekston levis:
"Mizera mi filinon ĉi ricevis;
post nupto baldaŭ ŝi reveni devis.
Se ŝi ne povis gajni l' oficistan koron,
ĉu povus kontentigi ŝi l' sinjoron?
Feliĉe vi ja povas serĉi vaste;
konsenti mi ne povas jam nun haste."

De la tajŝoŭ-o 8, tagojn post ĉi tio,
alvenas la konte-sekretario:
"Mi diris al Tajŝoŭ', ke Lanĝi estas
filin' el altrangula familio ...
Kaj nun ankoraŭ lia kvina filo,
supere bela, restas fraŭla viro.
Por peti, ke mi agu kiel svatisto,
la jenon diris al mi la skribisto:
Sen ĉirkaŭfrazo diru, ke sinjoro
tajŝoŭ-o havas filon. Kun honoro
nun venas svati mi je lia nomo,
por parenciĝ' kun via nobla domo."

Rifuze diras la patrino jene:
"Filino mia ĵuris resti hejme;
devigi ŝin ja estas nekonvene."
Aŭdinte tion la pliaĝa frato
maltrankviliĝas kore tre ĉagrene.
Li ekparolas al fratino sia:
"Decido via ― kiel malracia!
Al eksedzino de oficisteto
nun eblas edziniĝ' al sinjorido;
ĉielen vi leviĝos de la tero
kaj ĉiam vivos glore en prospero.
Se vi ne volus edziniĝi al li,
do kion volus vi estonte fari?"

Respondas Lanĝi kun levita kapo:
"Ja pravas ĉiu via vort-silabo.
Foriris mi por servi al la edzo,
sed nun revenis al vi de vojmezo.
Aranĝi fraĉjo povas laŭ la volo,
ĉu povus mi arbitri laŭ la koro?
Kvankam priĵuris mi kun la sinjoro,
neniam estos por ni revid-horo.
Do tuj vi povus jam konsenton fari
kaj geedziĝan feston tuj prepari."

Leviĝas la svatisto de l' sidilo
kun ĝojaj jesoj, rido kaj ĝentilo.
Li al tajŝoŭ' revenas kun ĉi diro:
"La taskon mi plenumis kun honoro
kaj l' svato akceptiĝis kun favoro."
Aŭdinte la raporton la sinjoro
Tajŝoŭ-o ĝojas per la tuta koro,
konsultas notojn en la almanako
kaj librojn kaj konstatas, ke l' monato
tre taŭgas por elekt' de edziĝdato.
"Favora tago estas la trideka,
hodiaŭ estas jam la dudeksepa;
aranĝi nuptofeston vi jam povas."
Al tualet'! Tuj homoj sin ekmovas
arope kiel nuboj sin glitŝovas.
Jen ŝipoj nigrabirda, blankacigna ―
ĉe l' kvar anguloj pendas drakoflagoj
flirtantaj en la vento, graci-signaj.
Jen antaŭ ora ĉar' kun jadaj radoj
ĉeval' blu-blanka dignas en marŝado
kun silkofranĝa or-aĵura selo.
Tri milionoj da donac-moneroj
ligitaj per silkŝnur' kun nigrobelo.
Tricent rulaĵoj da silkaĵoj buntaj,
frandaĵoj maraj el lontanaj lokoj.
De l' gubernia urbo jen abundaj
sekvantoj kvincent marŝas ― ho, homblokoj!

Al la filino la patrino diris:
"Ĵus de l' tajŝoŭ' leteron mi akiris,
ke morgaŭ oni venos vin forpreni.
Kial ankoraŭ vi ne vestojn faru?
Ne per saboto la aferon baru!"
Silentis la filino ĉagrenplene
kaj per naztuko kovris sian buŝon ―
torenta larmopluv' similis duŝon.
Ŝi prenis sian glazur-tabureton
kaj l' meblon metis antaŭ la fenestron.
En la maldekstra mano, mezuril' kaj
tondilo, en la dekstra mano silko.
Matene ŝi broditan jupon faris,
vespere ŝi jaketon elpreparis.
Per la radioj lastaj l' suno brilis,
kun ĉagren-larmoj l' hejmon ŝi eliris.

Aŭdinte tiun ŝanĝon l' oficisto
tuj forpermeson petis por reveno.
Veninte al du-aŭ-tri-Lia disto 9
ekhenis la ĉevalo pro ĉagreno.
L' edzino tuj rekonis ĝian henon,
renkonte iris al ĝi sen paŝbruo.
Ŝi ekrigardis foren kun ĉagreno,
konstatis, ke alvenis la karulo.
Ŝi manon levis, frapis ŝi la selon,
dolore ĝemis kaj eldiris jenon:
"Post la foriro de vi, ho, sinjoro,
afero iras ne laŭ idealo,
neatendite, kontraŭ nia volo.
Ne informiĝis vi pri la detalo.
Obei devis mi al la patrino
kaj min devigis mia frat' je l' fino.
Se ili jam promesis min forsendi,
ankoraŭ kion povas vi atendi!"

Respondis l' oficisto per ĉi tio:
"Gratulon al vi pro la promocio!
La roko estas dika, neŝanĝebla,
ne cedas al miljara korodado;
fragmito aŭ akoro estas febla,
ŝanĝiĝas jam en unu sola tago!
Vi paŝos plu en gloro kaj prospero,
sed falos sola mi al la infero."
Al l' oficisto la edzino diris:
"Pro kio tion vi al mi babilis!
Kondutis sub devigo ja ni ambaŭ,
kiel vi estis, same ja mi ankaŭ.
Ni intervidu do en la infero,
observu ni ĉi vortojn kun fidelo!"
Mansvingis ili, adiaŭon diris,
al siaj hejmoj ili fine iris.
Ĉu la ĉagrenon de disiĝ' por morto
esprimi povus iu ajna vorto!
Deziris ambaŭ iri for de l' mondo,
anstataŭ vivi por famili-fondo.

Veninte al la hejmo je la fino,
salutis l' oficist' al la patrino:
"Hodiaŭ furiozas frosta vento,
la arboj ĉiuj estas sub turmento,
kaj l' kortajn orkideojn mordas prujno.
Foriros nun mi, suno de vespero,
kaj panjo restos sola sur ĉi tero.
Decidis mi mem pri la tragedio,
do ne blasfemu kontraŭ iu dio!
Vi longe vivu kiel monto ŝtona
kaj via sano ĉiam estu bona."
Lia patrino je ekaŭd' de tio
ekveis dum fluadis larmostrioj:
"Vi estas fil' de nobla familio,
leviĝos al kortega pozicio.
Ja ne pereu nur pro la virino,
ŝi ne egalas vin ― jen la racio!
En l' orienta dom', knabin' tre bona
plej ĉarmas en la tuta urborondo.
Mi sendos peti por vi ŝian manon,
kaj baldaŭ venos al ni jam respondo."
Post riverenc' la oficist' reiris
al sia vaka ĉambro kaj suspiris,
kaj post pripenso fine li decidis.
Internan ĉambron kapon li direktis
kaj sentis ĉiam plian korturmenton.

En tiu tag' ĉevaloj, bovoj blekis ―
eniris la virin' la bluan tendon. 10
Mallumo post la vesperiĝo regis,
meznokta hor' estigis plensilenton.
"Por mia viv' la fin' ĉi tago estos,
forflugos la anim', la korpo restos."
Ŝi Levis l' jupon, lasis la silkŝuojn,
lageten ĵetis sin, kaŭzante bruojn.
Aŭdinte l' okazajon l' oficisto
konsciis pri la fino de la tristo.
Sub korta arbo paŝojn li prodigis
kaj sudorient-branĉe sin pendigis.

lnterkonsentis la du-domaj anoj
ĉe Huaŝan 11 enterigi tiun paron.
Kaj verdaj pinoj, tujoj, firmianoj 12
en tiu loko formis nov-arbaron.
La branĉoj ŝirmis unuj la aliajn
interplektante l' verdajn frondojn siajn.
Interne nestas amobirda paro
jŭanjang' 13 kun fideleco senkompara.
Kun kap' levita tiu par' en ĥoro
kantadas kune ĝis noktmeza horo.
Preterpasantoj haltas, aŭskultadas,
kaj penso de vidvinoj ĉirkaŭvagas.

Al l' estontuloj donu mi admonon:
Memoru ĉiam tiun lecionon!

Piednotoj

1 Lio = 0.5 km. Kvin-lie ĉi tie signifas "po kvin Lioj".
2 Versaĵoj pri disiĝo de geedzoj en Han-dinastio (206 a.K. -220 p.K.) ofte estas enkondukitaj per versoj pri forflugo de birdo kiel ĉi tiuj.
3 Konghoŭ: antikva ĉina pluka instrumento.
4 T.e, post La morto.
5 Vespere de la sepa de la sepa monato lunkalendara, la knabinoj en antikva Cinio preĝis aL la feino Teksistino (Vega), ke ŝi helpu ilin lertiĝi en teksado.
6 La 19-a de ĉiu monato Lunkalendara estis, en antikva Ĉinio, tago por kunveno de knabinoj por sin amuzi.
7 En antikva Ĉinio la edzinigitaj virinoj ne povis reveni al sia patra domo sen invito de la parencoj. Tial la reveno de Lanĝi montris eksedziniĝon kaj surprizis ŝian patrinon.
8 Altranga ŝtatoficisto en antikva Cinio administranta regionon pli grandan ol konteo.
9 Disto = distanco.
10 En antikva Ĉinio geedziĝa ceremonio kutime okazis en tendo el blua ŝtofo.
11 Huaŝan (Huashan) estas fama pitoreska monto en Shaanxi-provinco.
12 Firmiano (Firmiana simplex): speco de rapidlkreska arbo kun larĝaj folioj kaj flave-verdaj floretoj en Ĉinio kaj Japanio.
13 Jŭanjang-o (Aix galeniculata): migra birdo ĉiam vivanta en paro, rigardata de la ĉinoj kiel simbolo de fidela amo.