Enkomputiligis Don HARLOW

Saĝa Melo

Ujgura fablo

aperis en El Popola Ĉinio, 82/09, p. 40


Iutage malsata lupo estis serĉanta ĉasaĵon en dezerto kaj feliĉe renkontis dikan melon. "Ho? kiel bela frandaĵo!" La lupo estis tiel ĝoja, ke eĉ ĝiaj oreloj moviĝis. pro la rido. La lupo afable diris: "Ho, bona amiko mia, de kie vi venas kaj kien vi iras?" Ĝi estis en bona humoro.

Lupo milde demandas: "Mia kara amiko, de kie vi venas kaj kien vi volas iri?"

La melo jam rimarkis la malican intencon de la lupo kaj diris sagace: "Hej! mia fraĉjo! Por serĉi vin mi trairis montojn kaj valojn. Estas feliĉe, ke mi renkontas vin ĉi tie. Mi alvenas por inviti vin gasti ĉe mi!"

La lupo subite montris sian kruelan bestecon: "Ha, ruza aĉulo, ci eĉ aŭdacas trompi min! Mi ne estas tia stulta lupo, facile trompebla. Hodiaŭ, mi formanĝos cin."

La lupo ĵetis sin al la melo kaj kaptis ĝin.

La melo estis neniom konsternita kaj aplombe diris: "Ho, stultulo! Ĉu vi scias kiel manĝi min? Se vi havas talenton, do manĝu kiel via patro."

Aŭdinte la vortojn neniam aŭditajn, la lupo mirigite demandis: "Kiamaniere mia patro manĝis?"

"Se vi volas aŭskulti, mi diru al vi," diris la melo. "Via patro neniam estis tiel stulta kiel vi. Post kiam ĝi kaptis min, unue portis min sur la dorso kaj poste po tri fojoj ĵetis min al ambaŭ flankoj de la vojo. Post tio, ĝi komencis manĝi min. Mi ne scias, pro kio ĝi tiel faris."

La lupo pensis en si, ke eble estas sekreto en tio. Ĝi do imitis sian patron. Unue ĝi levis la melon kaj poste ĵetis ĝin flanken de la vojo. La melo rapide kuris en kaveton apud la vojo.

La kruela lupo kriis laŭte : "Ci trompis min!"

La melo sin kaŝis en la kavo kaj fiere diris: "Mia saĝa patro ĉiufoje tiel mistifikis vian stultan patron."