Enkomputiligis Don HARLOW

Papago kaj najtingalo

Ujgura fablo

aperis en El Popola Ĉinio, 82/09, paĝoj 39-40


Papago pretendis, ke neniu en la mondo kantas pli bele ol ĝi. Ĝi kantadis tuttage. Tio tedis la mastron, kaj li translokis la birdkaĝon en la fruktoĝardenon kaj pendigis ĝin sur arbo. La papago tre ĉagreniĝis pro tio. Ĝuste en tiu tempo alflugis najtingalo kaj ĝin salutis. La papago rakontis al la najtingalo sian malfeliĉan travivaĵon. "Najtingalo, intima amiko mia," la papago vee diris, "mi aŭdis, ke vi estas genia kantisto kaj oni tre ŝatas aŭskulti vian kanton. Mi kantas neniel malpli bele ol vi. Sed mia mastro jam tediĝis je aŭdo de mia kanto. Li eĉ translokis min en tiun ĉi dezertan fruktoĝardenon kaj ne volas min rigardi. Kara amiko, diru bonvole, kial mia mastro tiel traktas min. Se mi havus ian mankon en la kantado, bonvolu min helpi. Ĉu bone?"

"Bone! Bonvolu kanti por mi," diris la najtingalo.

Papago ekkantas plengorĝe

La papago plengorĝe kantis. Ĝi kun etendita kolo ĉiel klopodis por kanti pli be1e. Ĝi faris unue kokerikon, klukon, poste miaŭon, bojon ... Unuvorte, ĝi kantis multajn kantojn, kiujn ĝi lernis de aliaj.

Fininte la kantadon, la papago demandis kun plena memfido: "Kiel vi opinias? Tiel belajn kantojn kun malsamaj stiloj vi eble neniam aŭskultis dum via tuta vivo."

"Tiujn kantojn, kiujn vi ĵus kantis, mi ofte aŭdas. Ĉu i1i ĉiuj ne estas alies kantoj? Ne kantu alies kantojn, bonvolu kanti vian propran por mi!" diris la najtingalo.

Aŭdinte la vortojn de la najtingalo, la papago miris, ke tiu amiko ne donis al ĝi laŭdon, kaj ne sciis kiel respondi. Post momento, la papago denove laŭte kantis. Sed ili ankoraŭ estis la samaj.

"La problemo ĝuste kuŝas en tio!" La najtingalo interrompis la kanton de la papago, "Vi ĉiam kantas laŭ alies tono. Nenia novo estas en via kantado, tial via mastro malŝatas vin. Vi devas kanti viajn proprajn kantojn, kaj per ili impresi la aŭskultantojn." Ĉe tio la najtingalo skuis la kapon kaj diris: "Tamen, vi jam kutimas kanti alies kantojn. Estas tre malfacile por vi, ke vi kantu vian propran kanton. Kredeble vi ne povas atingi tion sen klopodo."