Enkomputiligis Don HARLOW

Flava rubando

de CHENG Naishan

ilustris ZHAO Longyi

aperis en El Popola Ĉinio, 82/10, paĝoj 35-38


En amuzkunveno por bonvenigi novlernantojn nia klaso prezentis la usonan popolkanton "Flava Rubando". La ĥoron gvidis Zhu Mei. Ŝi staris ĉe la antaŭo, en nova ĵaketo el ruĝa kvadratita kordurojo kaj nova paro da ŝuoj. Brilis ŝia vizaĝo.

"Ligu flavan rubandon ĉirkaŭ la maljuna kverko,

. . . . . .

Mi restos en la buso, forgesos nin, metos la kulpon sur min

Se mi ne vidos flavan rubandon ĉirkaŭ la maljuna kverko."

Tre simpla estis ŝia voĉo, eĉ kelkajn notojn ŝi faris ne ĝuste, tamen la kanto sentigis indulgemon, sopiron kaj sinceran amon, kaj ĝuste tio estis la spirito de la kanto!

Mi bone memoris, ke kiam mi ĵus fariĝis ĉefinstruisto de tiu klaso, ĝia eksinstruisto diris al mi montrante foton de Zhu Mei: "Malgraŭ ke ŝi estas knabino, ŝi vin konsternos, ja kaprica knabino!" La patro de Zhu Mei punlaboris en iu kultivejo pro malversacio, kaj ŝia patrino reedziniĝis al alia, forlasinte ŝin. De tiam ŝi devis vivi ĉe siaj geonkloj, kiuj tute ne zorgis ŝian edukon. Tio tamen ne vekis ĉe mi atenton. Mi ekrigardis la knabineton kun du maldikaj harligoj en la foto kaj silentis.

Ekster mia atendo ŝi surprizis min en la unua semajno post la komenco de la nova semestro. Dum mi skribis sur la nigra tabulo, pum! malfermiĝis la pordo kaj entrudiĝis ŝi, osteca, en senkoloriĝinta pantalono kaj iom flaviĝinta blanka ĉemizo kun longaj manikoj en varmega tago. Ŝia librosako estis plenplena. Ŝi montris nenian honton malgraŭ sia malfruiĝo.

"Miaŭ" aŭdiĝis el ŝia tablo kaj tuj ektumultis la klasĉambro. Mi kolere rigardis ŝin kaj ankaŭ ŝi malcedeme fiksis sian rigardon sur mi.

Daŭre miaŭis la kato kaj la tuta klaso dronis en kompleta malordo. Mi alpaŝis kaj elprenis el ŝia tablo la librosakon. Ho, en ĝi kaŝiĝis kato! Mi abomene kaptis la malgrasan kateton kaj pretis ĝin elĵeti eksteren tra la fenestro.

"Vi!" ŝi, kiel kolerigita strigo, provoke ĵetis al mi ferocajn rigardojn. "Ĝi naskiĝis nur antaŭ kelkaj tagoj. Ĉu vi volas ĝin ĵetmortigi?" Kvankam ŝi tre malĝentile sin tenis kontraŭ mi, tamen ŝia vorto iom min atentigis, ke tio, kio baraktas en miaj manoj, estas viva estaĵo. Mi do remetis la katon en la sakon kaj ordonis alian lernanton porti ĝin al mia kabineto.

Post la leciono, tuj kiam mi envenis en la kabineton, mi vidis, ke instruistoj ludas kun la kateto ĉirkaŭ mia tablo. Iu eĉ donis al ĝi bovlon da lakto, kaj ĝi lekis kun apetito.

"Kiel aminda estas la kateto!" diris iu instruisto karesante ĝin.

"Hm, tamen ĝuste pro tiu aminda kateto malordo regis dum duono de leciono!" ankoraŭ ne kvietiĝis mia kolero. Tiam mi rimarkis, ke la pordon preterpasis Zhu Mei, tial mi vokis ŝin enveni per malvarma tono.

"Ha, vi prenas la klasĉambron kiel bestoĝardenon?"

"Mi ne havas lokon por ĝin teni. Mia onklino malpermesas al mi havi katon. Ŝi certe ĝin forĵetus, se mi restigus ĝin hejme," ŝi diris kun rigardo najlita sur la kateto. Ŝia voĉo montris ŝian deprimiĝon, kio draste kontrastis kun ŝia kutima barbareco.

"Ne tenu, se ŝi malpermesas!"

"Ĝi tiam mortos! Mi trovis ĝin ĉe rubejo. Sen siaj gepatroj ĝi certe mortos. Krome ..." ameme ekkaresante la kateton ŝi daŭrigis: "mi volas kunulon." Ŝia tuta kapo ŝvitis eble pro mensostreĉiĝo, eble pro portado de pantalono kaj ĉemizo kun longaj manikoj en tia sufoka tagvarmo.

"Ĉu vi havis katon antaŭe?"

"Jes! Mia patro tre ŝatis katon ... " Subite fermiĝis ŝia buŝo.

"Kion ni faru kun tiu kateto?" mi demandis ŝin pretervole per tono de konsiliĝo kun ŝi. "Malgraŭ ĉio vi devas ne kunporti ĝin al la lernejo ĉiutage. Nu, mi iru konsiliĝi kun via onklino kaj diru, ke ĝi estas a1 vi konfidita de la biologia grupo de nia klaso. Ĉu bone?"

"Tre ... tre bone." Ŝi levis la kateton kaj firme premis ĝin al sia sino: "Finfine vi havas hejmon." La kateto rigardis ŝin per gagatnigraj okuloj, ĉe ĝiaj buŝanguloj ankoraŭ gluiĝis gutoj de lakto. Tiam mi, viro malfacile ekscitebla, sentis varmon en mia gorĝo.

"Vi estas helpema, instruisto. Se vi bezonos mian helpon estonte, diru al mi rekte," ŝi diris al mi, forironte, starigante sian dikfingron. Ej, la knabino kompatinda, sed ne aminda.

Mi decidis viziti ŝian familion.

"Mi jam estas sufiĉe okupita de miaj propraj kvar gefiloj, ŝia patro tamen altrudis ŝin al mi. Kaj nun ŝi venigis la katon, kia ĝenaĵo!" grumblis al mi ŝia onklino.

"Simple diru jes aŭ ne! Kial vi mencias mian patron?" kolere diris Zhu Mei.

"Via patro ne indas la nomon de homo ... "

"Se vi denove mencios mian patron, ... " minacis ŝi kolera kiel strigo. Mi haste puŝis ŝin en ŝian ĉambron.

Zhu Mei ofendite sidiĝis ĉe la litrando kun la kateto en siaj brakoj. En ŝia tre malgranda ĉambro troviĝis preskaŭ neniu meblo, la unusola ornamaĵo en ĝi estis foto aur la muro, en kiu estis juna viro kun graseta knabineto en la brakoj.

"Via patro?" mi atente pririgardis la foton. Li, kun harmoniaj vizaĝtrajtoj kaj larĝaj ŝultroj, ridetis al sia filino. El lia rigardo videblis profunda amo kaj zorgemo ...

"Via patro tre amas vin," diris mi pretervole.

Ŝi unue surpriziĝis kaj poste mallaŭte respondis: "Jes, li tre amis min, kiam mi estis malgranda. Li nepre kontentigis min, kiam mi ion petis."

Tion dirante, ŝi skuetis siajn nigrajn plastajn sandalojn kun ligiloj rompitaj pro malnoveco de la plasto. La knabinoj jam ne plu portis tian elmodaĵon. "Rigardu!" ŝi portis el murangulo bambustangon antaŭ min. En malhela lumo mi vidis, ke sur la stango gravuriĝis signoj kaj datoj.

"Jen signoj faritaj de mia patro por registri mian alton en malsamaj aĝoj. Vidu, kiel malalta estis mi tri-jara. Mi forte ekkreskis en la aĝo de ses jaroj. Kiel rapide mi kreskis en tiu duonjaro. Sep-jara, ok-jara ... "

"Tre zorgema estas via patro."

"Se li estus zorgema, li ne naskigus min. Li estas kvazaŭ tiu kato, kiu naskis la kateton, sed lasis ĝin ekster sia zorgo ... " Ŝi mordadis al si la lipojn kaj ŝia voĉo iom sufokiĝis.

"Vi estas ankoraŭ juna kaj la estonta vivo longa." Vere, kion mi diru ankoraŭ?

"Mi rapide kresku, por pli frue eklabori kaj vivteni min mem." Ŝia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta, kvazaŭ ŝi ne parolus, sed preĝus. Mi pardonis ŝin kaj decidis reĝustigi ŝin, la distorditan arbidon. Ŝi devus havi ĝojan vivon same kiel aliaj knabinoj kaj ŝi havis tiun rajton.

Sed la afero iris neglate.

Iutage la instruisto de la ĉina lingvo kolere tiris ŝin al mia kabineto, kulpigante ŝin pri tio, ke ŝi disŝiris la kajeron por eseoj kaj rifuzis verki.

"Mi ... mi ne volas skribi!" obstinis Zhu Mei.

Mi malfermis la ŝiritan kajeron kaj vidis titolon "Mia familio", kiu tamen estis forstrekita per dika streko.

"Mi havas nenion por skribi." Ŝia voĉo fine fariĝis profunda singulto.

"Vi havas." Mi ekmemoris la stangon, sur kiu ŝia patro registris ŝian alton, kaj la okulojn rigardantajn ŝin kun profunda amo en la foto.

"Kion?" ŝi rigardis min kun larĝe malfermitaj okuloj.

Mi volis diri "vian patron", ĉar mi kredis, ke ŝia patro, kiu punlaboras en la malproksima Qinghai, certe pensas pri ŝi kun pento. Mi jam volis diri tion, sed fine ĝin anstataŭis la jeno:

"Kiam vi plenkreskos, vi rimarkos, ke multaj prizorgas vin. Kompreneble la vivo ne ĉiam estas bela. Brava homo ĉiam kuraĝas alfronti kaj ne evitas ĝin. Vi skribu pri via nuna vivo ... "

Hazarde mi aŭdis el radiodisaŭdigo la usonan popolkanton "Flava Rubando". Mi estis tuj ravita de ĝi. Ĝi estis bela poemo pri liberigita kondamnito, kiu ne kuraĝis enpaŝi en sian domon ...

Mi ne scias, kial tiu kanto ofte memorigis al mi pri la patro de Zhu Mei.

Baldaŭ estis venonta la Kanta Konkurso, kiu okazas unufoje ĉiujare en nia lernejo. Ĉi-foje mi rekomendis al miaj lernantoj la kanton "Flava Rubando". La kortuŝa rakonto tuj interesis la lernantojn. Kun granda atento ili foje kaj refoje aŭskultis la surbendigitan kanton. Estas nepre necese havi gvidanton, se oni volas prezenti ĝian apartan guston, sed neniu volis elpaŝi por ludi la rolon. Kion fari?

"Se vi ne malŝatas mian malbonan voĉon, do mi ludu!"

Kiu? Zhu Mei! Ŝi aplombe stariĝis en miraj kaj dubaj rigardoj de la kunlernantoj.

La provludado iris glate. Kvankam Zhu Mei ne prononcis tiel ĝuste, tamen ŝia aplombo kaj senĝeno pruvis, ke eble nur ŝi sola taŭgas por ludi la rolon.

"Ĉu vi sopiras al via patro?" mi demandis ŝin foje post provludo.

Ŝi singarde ĵetis rigardon al mi, sed nenion diris.

"Eble li tre sopiras al vi, ĝuste kiel en la kanto ... "

"Mi havas nenian rilaton kun li, li estas aĉulo," ŝi respondis kun voĉo malforta kaj hezita.

"Skribu al li por esprimi vian zorgon."

"Tamen ... li ankoraŭ punlaboras ... "

"Jes, li ja faris malbonon, tamen ni devas kredi, ke li korektos sian eraron. Nun li estas sola, neniu pri li zorgas kaj neniu lin bezonas, same kiel vi iam sentis."

Ŝi silentis.

"Ne estas eraro montri al sia karulo indulgemon kaj pardonon. La sinteno sin gardi kontraŭ ĉia danĝero estas vera egoismo."

Larmoj torente fluis de sur ŝiaj vangoj kaj ŝi mallaŭte demandis: "Instruisto, ĉu vi havas poŝtranĉilon ĉe vi? Bonvolu noĉi mian alton sur la stango kaj mi skribos tion al mia patro ... Mi diros ankaŭ, ke mi rolos kiel korifeo de nia klaso."

Zhu Mei mallaŭte demandas: "Instruisto, ĉu vi havas poŝtranĉilon ĉe la manoj? Bonvolu noĉi mian alton sur la stango kaj mi skribos tion al mia patro ..."

Ŝi multe kreskis, jam atingis 1.62 metrojn.

En la tago de la prezentado, informiĝinte, ke nian ĥoron gvidos la fame konata kaprica knabino, ĉiuj atendis nian elmontradon kun malpacienco. Sed de la komenco de la kunveno ni ne vidis ŝin. Pro tio nia programero foje kaj refoje prokrastiĝis. Ni ne trovis ŝin eĉ kiam nia ĥoro devis prezenti la lastan. Sen la gvidanto la kanto montriĝis tre rigida kaj sengusta.

"Vi!" kriis mi en la sekva tago, kiam mi renkontis ŝin en la koridoro, "vi ja estas kaprica!"

"Mi ne volis kanti, do kion vi farus al mi?" ŝi malcedeme diris kaj ĵetis al mi kaj la ĉeestantaj kunlernantoj malicajn rigardojn. Post tio ŝi foriris kun la eluzitaj plastaj ŝuoj sur la piedoj.

Ĝuste en tiu vespero mi ricevis la leteron el la provinco Qinghai: "... Kun granda emocio mi ricevis la leteron de mia Mei. Ŝi diris, ke vi proponis al ŝi skribi la leteron, vi estas bonkora. Mi tre bedaŭras pri mia eraro, kaj nun mi hontas skribi al ŝi. Tamen mi kredas, ke certe venos la tago, kiam mi revenos por vidi ŝin. Mi skribos al mia filino, kiam mi ricevos meritatestilon ..." La letero estis skribita ne bonorde, el kio klare videblis lia doloro pro pento. En la fino de la letero li skribis: "Mi sendas dek juanojn, por ke ŝi aĉetu veston. Eble ŝi bezonos ĝin dum la prezentado." Nur tiam mi komprenis, kial Zhu Mei evitis la prezentadon. Ĉu ŝi kun la vesto paliĝinta pro lavado kaj la eluzitaj plastaj ŝuoj povus enviciĝi inter tiuj bele vestitaj kunlernantoj? Ĉu la digno de knabino permesus tion? Tamen mi riproĉis ŝin.

Post kelkaj tagoj, kiam mi enmanigis al ŝi la dek juanojn kaj la leteron, ŝi retiris sian manon post la dorson kaj fiksis malamikan rigardon al mi: "Kion tio signifas?"

"Prenu! Tio estas perlaborita kaj sendita de via patro. Iru aĉeti veston plaĉan al vi. Vi povas fiere diri, ke tio estas aĉetita de via patro. Vi certe bezonos ĝin dum la prezentado!"

"Sed ..." ŝi honteme mallevis sian kapon: "tio tro malfruiĝis, ĉar la prezentado jam forpasis."

"En la venonta amuzkunveno por bonvenigi novajn lernantojn ni denove kantos kaj ankaŭ vi gvidos la ĥoron."

"Tiu paro da nigraj ŝtofaj ŝuoj kaj korduroja ĵaketo estis aĉetitaj de mia patro. Li estis premiita pro teknika renovigo. Baldaŭ oni antaŭdate liberigos lin. Li promesis aĉeti por mi ankoraŭ paron da ŝuoj kiel la viaj. Li certe revenos por min renkonti!" eksonoris la ĝoja voĉo de Zhu Mei en la koridoro post kelkaj monatoj. Ĉi-foje la knabinoj ne mokis ŝin, ĉar ili sciis ke tio estas vero.

Zhu Mei ĝoje diras al siaj kamardinoj, ke ŝia nova ĵaketo kaj novaj ŝuoj estis aĉetitaj de ŝia patro dum irado al prezentado.

Printempo venis kaj prezentiĝis fine nia programero en la amuzkunveno.

"Ligu flavan rubandon ĉirkaŭ la maljuna kverko.

. . . . . .

Nun la tuta buso estas gaja, kaj mi ne povas kredi.

Mi vidis cent flavajn rubandojn ĉirkaŭ la maljuna kverko."