Enkomputiligis Don HARLOW

Sur helverda benko

de YAN Yi

aperis en El Popola Ĉinio, 83/03, p. 17


I

Estis ne-atendite, ke mi re-foje renkontis ŝin en la parko. Kiel antaŭe ŝi sidis sur helverda benko sub maljuna nigreverda soforo kaj legis dikan libron. Ĉu nur por pasigi la dimanĉon?

Ŝi ankoraŭ portis sur si la samajn vestojn, kiujn ŝi surhavis antaŭ kvindek semajnoj: lazura pantalono kaj blanka ĉemizo kun helkoloraj desegnoj kaj longaj manikoj butonitaj.

La butonoj estis safir-koloraj.

La maljuna soforo kun densaj branĉoj kaj folioj kvazaŭ verdigus la tersurfacon, kio formus belan bildon de olepentraĵo l kun drasta kontrasto en koloroj.

Ĉu ŝi estis vere leganta la libron?

Tamen, de tempo al tempo ŝi levis sian kapon kaj ĵetis sian sopiran rigardon trans la aleon.

II

Ŝiaj okuloj radiis de briloj kaj plenis de kvieteco kun melankolio 2, kiel ili estis antaŭ unu jaro.

Iun dimanĉon antaŭ unu jaro mi renkontis ŝin ĉi tie, kaj same kiel hodiaŭ, ŝi tenis dikan libron en la mano.

Tamen mi sciis, ke ŝi ne nur legas, sed ankaŭ atendas ŝip-projektiston ― intiman amikon de sia edzo.

Ŝia edzo konfidis 3 ŝin al li antaŭ sia morto.

Li lojale observis 4 la konfidon de sia amiko, kaj ĉiudimanĉe vizitis ŝin ĉe tiu ĉi benko.

Ŝi sidis sur la benko kaj dankeme atendadis lin.

Sur la benko ili silentis kaj silentadis kaj neniu el ili kuraĝis rompi la silenton.

Ia sento estis interkomunikiĝanta 5, tamen neniu el ili havis kuraĝon malfermi la pordon de la animo.

Tiel ili atendis sin reciproke sur la benko, en la sino de verdaĵoj 6.

III

Kial ŝi sola estis ĉi tie hodiaŭ?

Mi aliris al ŝi kaj amike demandis:

"Ĉu li ne venas?"

"Li vizitas alian landon."

"Do, kiun vi ... vi atendas?"

"Lin."

Jes, atendi lin jam fariĝis nemalhaveble por ŝia vivo: ŝi firme kredas, ke li venos, kie ajn li estas.

Per respekta rigardo mi salutis ŝin.

Ankaŭ ŝi levis siajn okulojn kaj sekvis min per rigardo, kvankam melankolia, tamen pli arda kaj pli firma!

Atendu en la verdaĵoj!

Ekfloros la espero, kiam ŝi ne plu atendos.


Novaj Vortoj

1 ole-pentr-aĵo: pentraĵo farita per farboj solvitaj en oleo.
2 melankolio: ofta sopira malgajeco kaj malvigleco.
3 konfidi: krede transdoni al ies fidela prizorgo.
4 observi: fari ion laŭ postulo aŭ ordono.
5 inter-komunik-iĝi: komunikiĝi reciproke.
6 verd-aĵo: verda objekto; vegetaĵo.