Enkomputiligis Don HARLOW

Nigra Sago

de LIU Houming

aperis en El Popola Ĉinio, 83/03, paĝoj 38-41


La foiro en urbeto estis eĉ pli movoplena ol tiuj en Pekino! Xing Yuzhu kiel kobitido moviĝis en densaj homamasoj, ruĝiĝis lia bruna, osta vizaĝo.

Li estis libera kiel birdo aera. Antaŭ kvar tagoj oni subite fermis lin en kaĝon ― duonlaboran kaj duonlernan edukejon por knabaj deliktuloj. La edukejo praktikas tre severan disciplinon. La ĉefinstruisto Tong observas la knabojn dum iliaj leciono, kamplaboro, korpa ekzercado, kunvenado kaj eĉ dum iliaj manĝado kaj dormado. Jam en la kvarjara klaso de elementa lernejo Yuzhu komencis eviti lecionojn kaj pasumis pli ol du jarojn. Kiel do li povus elporti tiel severan disciplinon, tiel streĉan vivon? Tiujn kvar tagojn li pasigis en la edukejo kvazaŭ kvar jarojn. Kia sufoko! Hodiaŭ dum lernopaŭzo la klasestro piedfrapis pilkon trans la lernejan muron kaj Yuzhu, ekkriinte "mi iru preni", tuj surgrimpis malgrandan arbon kaj transsaltis la muron. Li enĵetis la pilkon, sed li mem ne revenis ― la birdo elkaĝiĝis kaj fluge sekvis vilaĝanojn al tiu urbeto ...

La foiro abundis je kortobirdoj kaj dombestoj, kio tre interesis Yuzhu venintan el urbo. Vidu, venis alia mezaĝa virino por vendi kuniklojn! Apenaŭ ŝi metis grandan korbon apud la vojon, jam alpaŝis aro da klientoj. Yuzhu tuj penetris en la homamason kaj vidis tri grasajn, blankajn kuniklojn longajn je pli ol tridek centimetroj, suprentiritajn de aĉetantoj je la oreloj. La virino postulis nealtan prezon, baldaŭ plenumiĝis la negoco. Post kelkaj minutoj la aĉetantoj kontente foriris kun la kunikloj; la virino deprenis la kaptukon, frapetadis per ĝi sian bluŝtofan veston por forskui polvon kaj foriris ridete kun la malplena korbo. Sed kiu estis en tiu negoco plej multe profita kaj plej kontenta? Neniu alia ol Yuzhu! En lia pantalona poŝo kaŝiĝis tricent sesdek cendoj, la pago por la plej granda kuniklo!

Yuzhu fajfante promenis al bakforno farita el benzinbarelo, elpoŝigis dudek cendojn kaj aĉetis unu bakitan bataton ĉe korpulenta maljunulo.

La batato pezis almenaŭ duonkilogramon, apetita kaj dolĉa kiel mielo. Yuzhu eliris el la urbeto, direktis sin al tritikkampo kaj manĝis promenante. La kampeĝo estis malseketa kaj malmola, ke li sentis tre komforte, paŝante sur ĝi.

Vi povas kredi aŭ ne, laŭ via plaĉo: Li ja ne intencis ŝteli ion, li eliris nur por distriĝi, por forigi kelktagan sufokon. Sed kiam la virino estis zorganta pri negoco, li pretervole ŝovis sian kokpiedsimilan manon en ŝian poŝon ... La diro pri lia mano simila al koka piedo ja estas cent-pocente prava! Ĝi osteca havis nur tri kaj duonan fingrojn. Kie perdiĝis la aliaj unu kaj duona? Ilin dehakis lia patro per tranĉilo! Li estis lokomotivisto. Iun tagon li revenis de laboro kaj la duonpatrino kiel antaŭe plendis kontraŭ Yuzhu: "Via trezora filo fermiĝis en policejo trifoje dum la lasta duonmonato! La honoro de via familio tute perdiĝis pro li!" Ĝuste en tiu momento envenis Yuzhu eskortite de policano Alta Li. Lia kolerega patro, englutinte per unu tiro glaseton da alkoholaĵo, brue sin pafis en la kuirejon, sin returnis kaj kriis kun ruĝiĝintaj okuloj: "Knabaĉo! Vi kaŭzis al mi skandalon! Diru, per kiu mano vi ŝtelis! Montru ĝin al mi!" Pensante, ke li devas ricevi baton, la filo tremante etendis la dekstran manon. Neatendite lia patro tuj kaptis ĝin, premis ĝin al la manĝtablo kaj fulme elsvingis la tranĉilon el post sia dorso ... Tenante la sangantan manon per la maldekstra, Yuzhu dolorege sin turnadis surtere. Ŝtoniĝis la patro, tinte falis la tranĉilo. Alta Li hastis eksteren por venigi ambulancon. Nur la duonpatrino kun iom malfermita buŝo flegme strabis al la lamenta duonfilo ...

Yuzhu ofte sopiris sian propran patrinon. Nun li denove memoris ŝin. Ĉiujare, kiam la grenvendejo vendis batatojn, ŝi aĉetis iom por baki por li. Ŝi elprenis bakitan bataton el cindro sur la fundo de la forno, blovante turnadis ĝin en siaj manoj, poste donis ĝin al la filo kaj per la varmaj manoj karesis liajn vangojn ... Panjo, ĉimomente mi denove frandas bataton, sed vi forestas! Estas neniu, kiu kiel vi per varmaj manoj karesas miajn vangojn! Iuj regalas min per malvarma rigardo kaj pugnobato, ili malamas min, abomenas min, ankaŭ mi malamas ilin!

Io bruis post lia dorso. Li rigardis posten kaj vidis hundeton maĉanta ŝelon de batato forjetitan de li. Ĝi estis malgrasa kaj malbela, ege naŭza estis tinio sur ĝia frunto, elmontriĝis senhara blanketa haŭto ... Englutinte la ŝelon, la besteto murmure eklekis lian maleolon. "For!" Per unu piedfrapo li faligis ĝin de sur la kampvojeto. Laŭ deklivo ĝi ruliĝis en arbuston kaj ekbojis lamente.

"Kial vi batis ĝin?" elŝoviĝis el la arbusto forta knabo kun falĉilo en mano kaj korbo plena de herboj sur ŝultro. Li nomiĝis Huzi. Vidinte, ke la knabo estas malpli alta ol li je duona kapo, li unue ekparolis: "Hm, ĉu via afero? Mi piedbatis la hundon, sed ne vin!" "Vi certe estas edukeja lernanto!" Huzi falĉile montris al li.

"Kion vi volas fari kontraŭ mi, se jes?" arogante diris Yuzhu.

"Vi, edukejaj lernantoj, tre impertinentaj!" ankaŭ Huzi ne cedis, elstarigante la bruston. "Sed kial vi kruele traktis la hundeton? Ĝi ne havas patrinon nek mastron. Ĉu granda heroo vi povas fariĝi, se tian hundeton vi tiranas?"

"Kial do vi ne bredas ĝin?" Yuzhu demandis post longa silentado.

"Mia panjo ne konsentis. Ŝi diris, ke ni estas tre malriĉaj kaj ne povas vivteni ĝin," respondis Huzi.

La hundeto rampis denove sur la kampeĝon, kaj per petantaj okuloj rigardis Yuzhu, sed ne kuraĝis proksimiĝi al li. Li ĵetis a1 ĝi pecon da batato.

Ekridis Huzi, li saltis sur la kampeĝon kaj diris: "He, ĉu via edukejo ne bredas porkojn?"

"Jes ja!"

"Konduku ĝin en vian edukejon kaj diru al via instruisto, ke vi ĝin bredos kaj, kiam ĝi fariĝos granda, ĝipovos gardi vian porko-stalon!"

"Bona ideo, frato!" kun ekbrilantaj okuloj Yuzhu pugnetis lin kaj ekkuris al la edukejo allogante la hundeton per la resta peco de batato.


Ĉe la edukeja pordo staris instruisto Tong.

"Xing Yuzhu, jam iras la tria leciono, kie vi ludis dum tiu ĉi longa tempo? Diru!"

"Mi ... mi ve ... venigis al nia edukejo la hundeton ... Ni bredos ĝin, kaj grandiĝinte, ĝi povos gardi nian porko-stalon ... Oni diris, ke lupoj tre ... tre furiozas en la ĉirkaŭaj vilaĝoj," anhelis Yuzhu.

"Kiu donis al vi tiun taskon?"

"Mi mem ... Instruisto Tong, lupo timas hundon senescepte!"

"Sufiĉe, sufiĉe!" instruisto Tong abomene ĵetis rigardon al la hundeto. "De kie vi venigis ĝin, ĉu ..."

"Kompreneble vilaĝano donacis!" Yuzhu rektigis sian kolon.

En la pasinta semajno du lernantoj iris en vilaĝon, ŝtelis ovometantan kokinon, ĝin kuiris kaj formanĝis. Ĉu ne eblas okazi hundo-ŝtelo tuj post la koko-ŝtelo? Tiel pensante, instruisto Tong diris: "Bone, ni kune redonu la hundon!"

Ekmoviĝis la instruisto. Yuzhu pensis: "Malbone! Kial mi diris, ke vilaĝano donis? Ĉu ne estus pli bone, se mi dirus la veron, ke ĝi estas senhejma hundo?" Devigite sekvante la instruiston, li provis geste fortimigi la hundon esperante, ke la afero finiĝos per ĝia tuja forkuro. Sed pro la bakita batato ĝi postkuris lin nedisigeble.

Ĵus enirinte la vilaĝon instruisto Tong demandis lin: "Kie la vilaĝano?" Yuzhu blinde montris: "Jen tie." Restis nur kelkaj domoj, kiam 1a instruisto haltis kaj sin turnis kun serioza vizaĝo al li: "Xing Yuzhu, kiu domo ja estas?"

"Jen ..." Yuzhu direktis 1a rigardon jen tien jen alien, kaj en tiu momento li haltigis la rigardon sur knabon en iu korto.

"Jen li! Ĝuste tiu malgranda vilaĝano donacis al mi!" Yuzhu ĝojkriis kaj kiel sago sin pafis en la korton. "He, frato! Ĉu vi ĵus ne donacis al mi la hundeton? Sed la instruisto suspektis, ke mi ŝtelis ĝin. Li diris, ke la edukejo malpermesas bredi hundon. Vi reprenu, reprenu!"

Ilia subita alveno surprizis Huzi, kiu kaŭrante nutris per freŝaj herboj kuniklojn en bredejo. Li rigardis Yuzhu, kaj ĉi tiu okulsignis al li.



"Huzi, ĉu vi ne kompatas tiun hundeton? Do vi bone bredu ĝin!" Yuzhu denove okulgestis al li, elkuris kaj fermis post si la plektopordon de la korto.

Huzi ekstaris sur pajlamaso, apogis la brakojn sur la murosupro kaj vidis, ke la instruisto kun brako sur lia ŝultro intime kuniras ekster la vilaĝo ...


Ŝtelado ĉu granda ĉu malgranda, estas nenio nova en la edukejo. Sed tio mirinde furiozis en la lasta tempo: eĉ la instruista manĝejo estis priŝtelita foje-refoje! Perdiĝis ne nur mantooj (ĉina manĝaĵo farita el knedita, fermentita kaj vaporumita faruno), sed eĉ peklitaj kokovoj, kolbasoj kaj porkokapaĵo, unuvorte, perdiĝis multaj el bongustaĵoj!

Ĉefkuiristo Lao Lu eksplodis de kolero. Li urĝis instruistojn fari enketon: "Se vi ne sukcesos kapti ŝteliston, vi ne esperu bongustaĵon!"

Instruisto Tong svingis brakon kriante: "Ĉiuj ĉefinstruistoj sekvu min al la edukejestro!"

Aŭskultinte la ĉefinstruistojn, la blankhara edukejestro amare ridetis montrante al la apude sidanta edukeja kuracisto: "Ĉu ne, ĵus doktoro Sun plendis, ke ankaŭ la kuracejo estis priŝtelita, perdiĝis unu tubeto da neuzita sulfura ŝmiraĵo!"

"Netolereble! Ni tuj enketu!" sekvis instruisto Tong.

"Nun ne malkaŝu tion," kapskuis la maljuna edukejestro.


Ĉiutage ĉe tagiĝo Huzi bonvenigis en sia korto la unuan gaston Xing Yuzhu. Ĉi tiu, ventorapide enkurinte la kortpordon, elprenis el plasta saketo bongustajn manĝaĵojn ― peklitajn kokovojn, kolbasojn kaj porkokapaĵon ― por nutri la nigran hundeton kun maldika vosto; foje li alportis tubeton da sulfura ungvento kaj ŝmiris sur ĝian frunton dikan tavolon por kuraci la tinion. Poste li kurigis ĝin en la korto kaj instruis al ĝi fari transkapiĝon kaj transsalti tabureton ... Li diris, ke li volas dresi ĝin en ĉashundon, kaj donis al ĝi nomon "Nigra Sago", esperante, ke ĝi povos kuri rapide kiel sago.

Huzi iom post iom ekŝatis tiun edukejan lernanton. Evidente la hundeto grasiĝis kaj fortiĝis kun ĉiu tago, ekbrilis ĝiaj nigraj haroj, malaperis la tinio sur ĝia frunto, eĉ ĝia bojado fariĝis sonora. Sed ... sed de kie Yuzhu alportis tiom da bongustaĵoj kaj la sulfuran ungventon.

"Mi aĉetis! Mi havas monon!" Li respondis frapante la bruston, kiam Huzi nereteneble faris al li demandon. Yuzhu eĉ elprenis monbiletojn el sia poŝo kaj ilin montris al li. De kie venis la monbiletoj, kompreneble tion li ne povas malkaŝi!

Ĉiutage li pasigis ĉirkaŭ kvardek minutojn en tiu malgranda kamparana korto. Je la triafoja kokeriko en la vilaĝo li devis reveni al la edukejo. Li englitis en sian dormejon, enŝoviĝis sub la litkovrilon, poste afekte ellitiĝis kune kun la samĉambranoj kaj komencis pasigi la tedan "tagon en kaĝo" ... La kvardek minutoj estis por li la plej agrabla tempo de la tago. Nigra Sago fariĝis pli kaj pli plaĉa! Apenaŭ ekknaris de la kortpordo ĝi elĵetiĝis el sia kuŝejo, gaje saltadis, bojadis, svingadis al li la voston, baŭmis kaj metis siajn antaŭajn piedojn sur lian subventron kaj ameme lekis liajn manojn.

La patro de Huzi suferis de tumoro en la ventro. Li estis en la gubernia hospitalo por akcepti operacion. Ankaŭ la patrino estis tie por flegi lin. Huzi, je unu jaro pli juna ol Yuzhu, prenis sur sin la tutan dommanstrumadon. Post la lernejaj lecionoj li devis prizorgi la kvinjaran fratinon, lavi vestojn, prepari manĝon, prizorgi legomĝardeneton en la korto, nutri porkojn kaj kuniklojn ... Li bredis dek unu blankajn kuniklojn grandajn kaj malgrandajn. Li diris, ke tiuj estas angolaj kunikloj, kaj eĉ sciis, ke Angolo estas afrika lando kaj tie iras batalo. Vidu, li estis ne nur talenta, sed eĉ multescia!

Ankaŭ disputo leviĝis kelkfoje inter ili. Ekzemple, foje Huzi diris: "Eĉ vi, edukeja lernanto, kompatas tiun hundeton, videble la bonuloj en la mondo estas en plimulto!" Yuzhu ne konsentis kun li en tio. Li opiniis, ke la malbonuloj en la mondo estas en plimulto, kaj donis plurajn ekzemplojn: instruistoj emas puni siajn lernantojn; policanoj emas riproĉi, iuj el ili eĉ bati homojn; ankaŭ iuj gepatroj ne amas siajn infanojn, kruelaj kiel lupo ... Huzi palpebrumis, skuante la rondan kapon. Li ne povis kompreni lian vidpunkton pri "la malbonuloj en plimulto" ...


La maljuna edukejestro starigis provizoran liton en la instruista manĝejo. Horloĝo vekis lin je duono post la kvara de la sekvanta mateno. Li vestis sin en mallumo, kuŝiĝis denove kaj kun pacienco atendis duonhoron. Efektive movoj aŭdiĝis ekster la pordo ― post delikata malŝlosado ekknaris la pordo, enŝoviĝis malgranda silueto! La ŝtelisto bone konis la kuirejon. Li iris rekte al la kuirforno, prenis el vaporumilo kelkajn mantoojn, ĉerpis el kaldrono kuleregon da porkaĵo kun fazeola gelateno kaj verŝis ilin en plastan saketon, iris returne, ŝlosis la pordon kaj forglitis kiel kato. Ĉion ĉi li plenumis senbrue en daŭro de malpli ol tri minutoj. La edukejestro pensis en si: Kia sprita infano! Li malriglis fenestron, saltis eksteren kaj vidis, ke la knabo grimpas sur arbon por transsalti la lernejan muron.

"Kiu? Malsupren!" Akra krio kaj hela lumkolono de poŝlampo forte teruris la knabon, ke li tuj glitis malsupren de la arbo.

Kiel malgranda militkaptito li kun mallevita kapo sekvis la edukejestron en lian oficejon.

"Diru, kial vi priŝtelis la instruistan manĝejon?" la edukejestro malŝaltis la tablolampon kaj sidiĝis sur seĝo antaŭ la skribotablo.

Antaŭ la ŝtelaĵoj la knabo konfesis ĉion nur esperante, ke la estro indulgos lin.

"Nu, vi ŝtelis manĝaĵojn por 1a hundeto! Sed por kio la sulfuran ungventon?"

"Nigra Sago havis tinion sur la frunto ..."

Malsulkiĝis la brovoj de la edukejestro. Li klinis la dorson al la apogilo de la seĝo kaj ekridetis. Kiu infano ne ŝatas hundeton? Tion komprenas ĉiu, kiu konas la koron de infano. Videble la ŝtelado ne estis plu koleriga, ĝi eĉ portis ian interesan nuancon.

"Do vi kuracis ĝian tinion?"

"Jes!" Vidinte, ke sereniĝis la edukejestro kaj gaje ekbrilis liaj okuloj, Yuzhu forgesis sian kaptitecon kaj ekparolis viglecplene. "Antaŭe Nigra Sago estis malgrasega, aspektis kiel malgranda monstro! Mi kaj Huzi nutradis ĝin, ke ĝi grasiĝis. Nun ĝi kuras fluge kiel sago! Kredu, aŭ vi mem rigardu!" Li starigis dikfingron kaj montris per ĝi eksteren de la pordo.

La edukejestro mire kaptis lian manon: "Kial nur tri kaj duona fingroj sur tiu ĉi mano?" Yuzhu tuj retiris la manon kaj mordis la malsupran lipon. "Diru al mi, kiel tio okazis," la edukejestro duonfermis la okulojn kaj fiksis afablan rigardon sur li. "Kaj la aliaj unu kaj duona?"

"Mia patro dehakis ilin per tranĉilo, ĉar mi ŝtelis per tiu ĉi mano ..."

Kvazaŭ pikite de io, la edukejestro fulmrapide ekstaris kaj forte puŝmalfermis la fenestron. Matena malvarma aero frapis lian vizaĝon. Li, tre ekscitita, iris per rapidaj paŝoj tien kaj reen en la ĉambro.

"Mia patro ne estas tute kulpa pri tio! Kiam mia patrino ankoraŭ vivis, ankaŭ li prizorgis kaj amis min; sed kiam mi ekhavis la duonpatrinon, li ..."

La edukejestro tiris al si tiun kriplan manon kaj ekkaresis. "Sed pri la hundeto ... kion ni faru kun ĝi?" li demandis post longa tempo.

"Ni bredu!" haste diris Yuzhu. "Ĝi ne havas patrinon, ĝia patrino mortis tuj post ĝia naskiĝo!"

"Ĉu?" mire kriis la edukejestro. Poste li fiksis sur Yuzhu mildan rigardon kaj per ambaŭ siaj manoj malrapide karesis liajn vangojn ... Liajn varmajn manojn Yuzhu sentis kvazaŭ tiujn de sia patrino ...


"Huzi! Huzi! Mi bredos Nigran Sagon en nia edukejo! Nia edukejestro jam konsentis! Vere!"

Kiam Yuzhu ĝoje informis Huzi pri tio, li pensis, ke ankaŭ Huzi ekĝojos kiel li, sed neatendite Huzi kun rondigitaj okuloj alkuris al Nigra Sago kaj forte ĉirkaŭprenis ĝian kolon: "Mi ne lasas vin forkonduki ĝin, certe ne!"

"Nigra Sago apartenas propre al mi!"

"Kie troviĝas la atesto? Montru ĝin al mi!"

Dum ili kverelis, el la domo elpaŝis mezaĝa virino kaj diris: "Huzi! Donu al li la hundeton! Se vi volas bredi, prenu unu ĉe via avo. Lia hundino naskis idojn." "Ne, ne!" obstinis Huzi. "Kio? Eĉ min vi ne obeas?" serioziĝis la virino.

Huzi ruĝiĝis kun larmoj en la okuloj. Finfine li forlasis Nigran Sagon kaj tuj kuris en la domon. Lia patrino ridetante iris al Yuzhu: "Knabo, forkonduku la hundon! ... Kial vi senmoviĝis?"

Yuzhu kun malfermita buŝo gape rigardis al lia patrino. Ĉu ŝi ne estas la virino, kiu antaŭ duonmonato vendis kuniklojn en la foiro? Mi ŝtelis tricent sesdek cendojn, la pagon por tiu plej granda kuniklo ... Bredita de Huzi blanka angola kuniklo ... Li bredis kuniklojn kontraŭ mono por aĉeti librojn, krajonojn, oleon, salon, sojon, vinagron kaj ankaŭ bombonon ĉiutage por sia fratino ...

Nigra Sago saltadis ĉirkaŭ Yuzhu, ne sciante, kial la mastro longe ne respondis al ĝi.

"Kiel malpacienca ĝi estas, forkonduku ĝin tuj!" diris la virino kaj iris preni brulaĵon.

Yuzhu hastis al la kuniklo-kuŝejo, elprenis el sia poŝo la restajn cent kvardek cendojn, senbrue metis sur ĝian tegmenton la monbiletojn kun terbulo sur ili, por ke ilin ne forportu la vento. Post tio li kondukis Nigran Sagon for, eĉ sen diri adiaŭ ...


Yuzhu estis nomumita hundobredisto de la edukejo. La decidon solene proklamis la edukejestro en edukeja kunveno. En varma manklakado kaj gaja ridado Yuzhu kondukis Nigran Sagon en la kunvenejon. Ili iris rekte sur la podion kaj haltis apud la edukejestro. Inter la pli ol ducent vizaĝoj Yuzhu vidis tiun de instruisto Tong. Ankaŭ ĉi tiu ridis kaj manklakis.

En la manklakoj kaj ridoj vibris la koro de Yuzhu, naskiĝis en li ia neniam aperinta sento ― li vidis siajn pozicion kaj devon en tiu kolektivo ...

Subite ekbojis Nigra Sago. Ĝi, forskuinte de lia mano ŝnuron ligantan ĝian kolon, rapidis al knabo staranta ĉe la pordo kaj baŭmis, tiu tuj prenis ĝiajn antaŭajn piedojn.

Kio okazis? La pli ol ducent paroj da okuloj sin turnis samtempe al tiu knabo. Tuj eksilentis la kunvenejo. Yuzhu miregis: Huzi! Li eĉ venis al la edukejo por forrabi Nigran Sagon!

Huzi kun Nigra Sago iris rekte antaŭen. Li subite enmanigis al Yuzhu monbiletojn: "Jen la mono, kiun vi perdis en mia hejmo!"

"Ne, ne!" haste diris Yuzhu. "Mi ŝuldas al vi ankoraŭ ducent dudek cendojn! Mi redonos al vi estonte ...

"Kion vi diras?" ekridis Huzi, gratante sian rondan kapon.

He, kiel Yuzhu povas nun klarigi tion al li! Li sentis varmon en la okuloj, kaj larmoj elruliĝis. "Huzi, vi diris prave, ke la bonuloj en la mondo estas en plimulto," li plorsingultis.