Enkomputiligis Don HARLOW

Al Bajma-princo Caŭ Bjaŭ

de CAŬ Ĝi

elĉinigis MEJ Ĝi

aperis en El Popola Ĉinio, 87/7, p. 58

(elĉerpaĵoj)

Por vir' aktiva ĉie tra la mondo,
Mil-lia (1) foro ŝajnas nur najbara.








































Forpasis frat' subite el la rondo,
La kor' ne povas esti ne amara.








































Ululas strigoj sur la ĉar-timonoj,
Ŝakaloj, lupoj kaŭras sur la stratoj.
Makulas blankon muŝ-friponoj,
Pro kalumni' disiĝas karaj fratoj.