Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉevalo blanka

de CAŬ Ĝi

elĉinigis Laŭlum

aperis en El Popola Ĉinio, 87/7, p. 59


Ĉevalo blanka jen en brid' el oro
Galopas fluge al nordokcidento.
Ja kies filo estas la sinjoro?
Li estas kavalir' el Joŭ-Bing-gento (1).
Knabaĝe la hejmlokon li forlasis,
En limdezerto li renomon ĉasis.
Arkpafis li en noktoj kiel en tagoj,
Foruzis multon da hu-lignaj (2) sagoj.
Li streĉas l' arkon kaj al celoj pafas,
Jen dekstren, jen maldekstren, ĉiam trafas
Tutsame ĉu simion ĉu ĉevalan hufon,
Kaj lia lerto vere ĉiujn ravas.
Li movas sin pli vigle ol simio,
Ferocas kiel leopard' kaj rio (3).
Alarmas ofte ĉe l' landlimaj urboj,
Manovras fremda la kavalerio.
De l' nordo plumleteroj (4) jen alvenas,
Li surĉevale altan digon saltas.
Li hunojn pelas, pune frakas-premas;
Kaj life li ŝjanbej-ojn (5) peze batas.
Se li sin metas inter glavojn akrajn,
Ĉu sentas li pro l' vivo maltrankvilon?
Li eĉ ne zorgas la gepatrojn karajn,
Do malpli la edzinon kaj la filon.
Troviĝas lia nom' en la bravula listo,
Ja li ne devas esti egoisto.
Por savi l' patrolandon el danĝero,
Sin doni brave povas li sen tristo.

Piednotoj

(1) Joŭ kaj Bing estis du nordaj regionoj en antikva Ĉinio, kie aperis multe da bravaj kavaliroj.
(2) Huo estas speco de arbo, kies ligno taŭgas por fari sagojn.
(3) Rio estas speco de fabela drako en flava koloro.
(4) Plumleteru estis letero kun aldonita plumo kiel signo pri urĝa informo en antikva Ĉinio.
(5) Ŝjanbej-oj estis norda popolo en antikva Ĉinio, kiu klopodis invadi la centran parton de la lando.