Enkomputiligis Don HARLOW |
Susure spiras frostan senton vento de aŭtuno, Folioj falas de la plantoj pro palpad' de prujno. La cignoj kaj hirundoj flugas reen al la sudo, Ĉagrenon multe sentas mi pro fora vi en nuno. Je fortaj sentoj hejmsopiraj via kor' plenplenas ... Pro kio aliloke restas vi kaj ne revenas? Via edzino en malplena ĉambro triste splenas; En morno, la memoro mia ĉiam vin entenas; Ne rimarkite miaj larmoj sur la vestoj tremas. Mi prenas kordan instrumenton, pluke Ĉingŝang (1) donas, La rapidritma muzikaĵo ne adaĝe sonas. Prilumas klare mian liton jen la luno hela, Kliniĝas okcidenten la Arĝent-rivero (2) stela. La Teksistino kaj Bovist' (3) disstaras ĉe l' rivero. Pro kio ambaŭ disigitaj vivas en sufero? |