Enkomputiligis Don HARLOW |
Ascendis mi al Gjeŝi-monto, Por pririgardi l' bluan maron. En l' akvvastaĵ' tumultas ondoj, Frapadas la insul-klifaron. Arbaroj kreskas en prospero Kiel la herboj sur la tero. Aŭtuna vento ĝemsusuras, Impete altaj ondoj kuras. Verŝajne l' sun' kaj lun' sin levas El sino de l' akv-elemento, Kaj supreniri el ĝi devas La steloj de la firmamento. |