Enkomputiligis Don HARLOW

Por havi el fab' kuirita la sukon

de CAŬ Ĝi

elĉinigis MEJ Ĝi

aperis en El Popola Ĉinio, 87/7, paĝoj 57-58


Por havi el fab' kuirita la sukon
Kaj fari el tio laktecan fabsupon,
Sojfaban planttigon jen oni bruligas.
La fabo en poto plorante ekplendas:
"El sama radiko ni ambaŭ elkreskis,
Pro kio do vi min urĝeme turmentas?"