Enkomputiligis Don HARLOW |
De lok' al lok' varias la vetero, Malsamas la klimatoj de la tero. Terure malfacilas viv' ĉe l' maro, Sur stepo dezerteca en mizero. L' edzinoj kaj infanoj best-similas, Pro l' montoj, arboj iro malfacilas. Iliajn pajlkabanojn vere povrajn Eĉ vulpoj kaj leporoj trudeniras. |