Enkomputiligis Don HARLOW

Se longe vivas fe-testudo

de CAŬ Caŭ

elĉinigis Laŭlum

aperis en El Popola Ĉinio, 87/7, p. 59


Se longe vivas fe-testudo, (1)
Finfine trafos ĝin la morto;
Eĉ drakserpent' (2) kun lert' de flugo
Polviĝos fine laŭ la sorto.
Maĉante olda kurĉevalo
Deziras gajni en finalo;
En grandaĝeco brava viro
Aspiras venki en batalo.
Pri longo de la vivoporto
Decidas ne nur homa sorto.
Se oni bone sin flegadas,
Malfrue venos do la morto.

Piednotoj

(1) Aparte longviva speco de testudo.
(2) Fabela serpento kiu povas flugi.