Enkomputiligis Don HARLOW

Neenuiga ludo

aperis en El Popola Ĉinio, 87/7, p. 36


Antaŭlonge estis reĝo, kiu havis multajn amuzilojn. Tamen ajna amuzilo enuigis lin post kelkaj tagoj. La reĝo deziris amuzilon neenuigan por li. Li diris: "Kiu elpensos tian amuzilon, ricevos grandan rekompencon."

Jen iu saĝulo donacis ŝakon al la reĝo. Sur ŝaktabulo troviĝas 64 egalaj kvadratoj. La ŝakpecoj estas nomataj "reĝo", "damo", "turo", "ĉevalo" ... Ŝakludantoj movas ŝakpecojn laŭ la reguloj, simile al batalo unu kontraŭ la alia. La ludo estas tre interesa. La reĝo neniam enuis de ŝakludo. Li venigis la saĝulon kaj ĝoje diris: "La amuzilo vere estas neenuiga. Mi multe rekompencos vin per tio, kion vi deziras."

"Mi petas de vi nur iom da tritikgrajnoj," diris la saĝulo.

"Kio? Tritikgrajnoj?" miris la reĝo. "Kiom vi volas?"

"Mi petas tiom ke oni metu 1 en la 1-an kvadraton sur la ŝaktabulo, 2 en la 2-an, 4 en la 3-an ... en ĉiu sekva kvadrato la nombro duobliĝu kompare kun tiu en la antaŭa. Tiom da tritikgrajnoj jam kontentigos min," diris la saĝulo.

"Bone, tio estas nur mizera kvanto. Tiom mi donos al vi," ridis la reĝo.

La reĝo ordonis, ke la ministro pri greno metu tritikgrajnojn sur la ŝaktabulon laŭ la ĉiam duobliĝanta kvanto 1, 2, 4, 8, 16 ... Baldaŭ li elĉerpis sakon da tritiko kaj tuj raportis al la reĝo:

"Terure, terure!"

"Kio konsternis vin?" demandis la reĝo.

"Ne sufiĉos eĉ la tuta greno de la lando, se ni kontentigos la postulon de la saĝulo!" diris la ministro.

Aŭdinte tion, la reĝo ektimis kaj povis fari nenion alian ol nuligi sian promeson.