Enkomputiligis Don HARLOW

Kanto-stelulo migranta inter kafejoj

de FANG Ĝjaĝjun

elĉinigis ŬANG Ŝiĵong

aperis en El Popola Ĉinio, 87/8, paĝoj 37-39


La aŭtoro (1955- ) komencis verki en 1985. Liaj ĉefaj verkoj estas "Malaperinta Albert", "Sendorma Nokto sub la Duonluno" kaj aliaj noveloj.

A

"... Giganta bolido kun diametro de 96.5-145 km. koliziis kun la terglobo en la interspaco de Pacifiko kaj Atlantiko, kaj sekve elŝprucis lafo interne de la terglobo kun tia forteco, al kiu neniel povas kompari sin tiu de Vezuvio. La lafo fluadis de norde suden, kaj post longa periodo da koaguliĝo aperis sur la terglobo la nuna Nord-Ameriko ..."

"Kiel grandioza spektaklo! Se pruviĝus la hipotezo pri la kolizio de la bolido kun la terglobo..."

"Se la hipotezo estus solida, se la mistera natura fenomeno antaŭ 3.8 miliardoj da jaroj estus pruvita, ĝi portus al la mondo ne nur surprizon sed ankaŭ novan teorion pri kontinenta origino, senkompate sturmante la tektonikon pri kontinenta floso cirkulintan pli ol cent jarojn kaj tiun pri plata kontinento."

"Cu vere? Kiel interese ... Kiel brava la homaro, kiel admirinda kaj respektinda ĝia senlaca konscia strebado!"

"Jes, kiam iu teorio gajnas sian lokon, iu alia nova jam brave debutas, jen la historio evoluas kaj perfektiĝas en tia drasta alterno."

......

La pordo mallaŭte fermiĝis, kvazaŭ ekrano interrompus ĉiajn bruojn. Ĉiŭ Jang staris sola en neĝo, pene retenante la difuziĝantan agrablaĵon en la koro.

Li sentis bedaŭron kaj ĉagrenon nz pro tio, ke la varma atmosfero en la domo konstante tenis lin en ebrieta iluzio, sed pro tio, ke firme kaptis lin la rakonto pri la kolizio de la bolido ...

Antaŭ momento, kiam li eliris kun sia gitaro, li vidis, ke ĉarma knabino kun stelitaj okuloj aŭskultas animskuan rakontadon de grizhara maljunulo.

Li estis absorbita de la rakonto pri la malproksima kaj trafa historieto. Li deziris sidi iom pli longe apud ili, ke daŭru ankoraŭ iom da tempo la plezuro subite leviĝinta en la koro ...

Li rigardis la brakhorloĝon kaj faris kalkulon: De la kafejo "Ĝis" al la kafejo "Viola Rozo" kutime li biciklas 15 minutojn, sed nun en neĝado kvarono jam ne sufiĉas. Malgraŭ tio, li devis atingi tien je la naŭa, kaj nun ĉiu minuto estis valora.

Neĝis dense. La fiera urbo fariĝis nebula. La nokta foiro draste impresante per vigleco fermiĝis pli frue ol kutime. Ĉirkaŭe estis malmultaj pasantoj kaj veturiloj. En neĝo Ĉiŭ Jang biciklis rapide, kiel galopanta ĉevalo maljungita.

Antaŭ duonjaro, kiam direktoro Ĝang de la kafejo "Viola Rozo" diris al li "Vi venu", frapetante sur lia ŝultro, li ĉagreniĝis, ke li estas iom tro alta, ke multaj devas levi la kapon por alparoli lin, kvankam ili ŝatas vidi flatemon sur alies vizaĝo kaj ne ŝatas levi la kapon por alparoli aliajn.

Frosta vento tranĉis ĝis ostoj. Kredeble la temperaturo jam antaŭ longe estis sub la nulo. Estis malagrable bicikli en tia temperaturo, tiom pli ke li vestis sin ne multe kaj la nuda kolo elrigardis en la kolumo de la surtuto. La vento blovis tra la kolumo sur la bruston, kaj li etendis la manon por starigi la kolumon kaj blovis en ĝin varmon oblikvigante la kapon. La varma aero ŝvebis fume ĉirkaŭ la kolumo, karesis momenton la vizaĝon kaj kolon kaj difuziĝis. En palpebruma daŭro neĝflokoj, tranĉa vento kaj la varma elblovo intermiksiĝis nedisigeble.


"Ej, ej! Mi terure malpacienciĝas. Kial veni tiel malfrue?"

Ĉi-momente tre viglis la korpulenta direktoro Ĝang. Li faris paŝon antaŭen kaj kaptis Ĉiŭ Jang je la mano. Kaj la lasta vole nevole respondis per rideto.

"Viola Rozo" estas granda kafejo. La delikata dekoracio de la interna salono estis ĵaluze enviita de la mastroj de la ĉirkaŭaj malgrandaj kafejoj: Rondaj vitraj tabloj kovritaj per blankaj broditaj tukoj, seĝoj tegitaj per kaŝtankoloraj ledoj, ĉio impresis elegante kaj impone. Kontraŭ la pordo estis nove instalita podio apenaŭ 3 metrojn larĝa kaj iom pli alta ol la planko. Sur la podio verve ludis kvinteto ĉirkaŭita de envazaj skarlataj eŭforbioj.

Ĉiŭ Jang demetis la surtuton, rule buligis kaj metis ĝin sur apudan seĝon. Poste li ordigis sian kostumon rigardante sin sur la bruna vitrino.

"Amikoj," ritme anoncis direktoro Ĝang, "ĝojiga informo: Nia 'Viola Rozo' havas la honoron inviti la ŝatatan junan kantiston Ĉiŭ Jang kanti por ni. Pardonon, li venis en neĝo kaj devas iomete sin prepari. Nun aŭskultu unue la muzikpecon 'Blua Tango', mi petas."

Post sia anonco direktoro Ĝang haste paŝis al Ĉiŭ Jang por urĝi lin al la kanto: "Ĉu vi estas preta jam? Hodiaŭ vi savis min."

Parolante direktoro Ĝang alŝovis laŭ la kontotablo slipon. Ĉiŭ Jang strabis al la slipo kaj trovis, ke ĝi estas la programo por la vespero. Kuntirante la brovojn, Ĉiŭ Jang kviete diris al Ĝang: "Direktoro, vi ja scias, ke mi estas kantisto migranta en pluraj lokoj. La 'Viola Rozo' estas jam la tria loko por mi ĉivespere, kaj nun vi postulas, ke mi kantu unu horon ..."

"Oj, bedaŭrinde. Restas neniu rimedo krom ke vi ludos en la finalo. Ĉi-vespere la afero estos ekster la atendo, kaj vi helpu min kiel mia amiko. Rilate la rekompencon, ĝi certe kontentiga ..."

Rigardante al la variema vizaĝo de direktoro Ĝang, Ĉiŭ amare ridetis en si, kaj pigre donis al li muziknotan kajeron dirante mallaŭte: "Kutima programo en kutima ordo. Hodiaŭ mi estas iom laca, kaj la orkestro ludu ne tiel laŭte."

Direktoro Ĝang plurfoje diris "jes" kun klinita korpo, kaj poste sin turnis alien.

Rigardante al li la dorson, Ĉiŭ Jang aplombe fingre ludis la gitaron, kiu eligis obtuzan sonon ...


Li fariĝis tro memfida kaj apatia. Sed antaŭ duonjaro li ne estis tia. Tiam li estis timida, kaj rideto ofte ludis sur liaj lipanguloj kun klara konturo.

"Ĉu vi," malalta kaj korpulenta direktoro Ĝang rigardis lin de malproksime kaj daŭrigis sian parolon post longa paŭzo, "kantas kun gitarludo aŭ danco?"

"Tute laŭ via postulo", respondis li mallaŭte.

"Kompreneble, nun plaĉas kanto kun danco. Por kanti en la 'Viola Rozo', oni unue devas kapabli almenaŭ iel saltadi. Nu, vi provu."

Li ekkantis sentime. Lia voĉo ne perdis purecon pro streĉiteco, la gestoj ne estis malpli elegantaj ol kutime, kaj direktoro Ĝang ne estis tiel ruza kiel en imago.

"Kie vi kantis iam?" demandis lin direktoro Ĝang post longa silento.

"Li estas novico," anstataŭ li respondis grandokula instruisto de la kultura domo. Li esperis, ke Ĉiŭ Jang sukcesos.

Direktoro Ĝang diris al Ĉiŭ: "Mi devas anticipe bone klarigi al vi, ke la 'Viola Rozo' estas malsama ol la aliaj kafejoj, ĝi postulas pli da arteco." Post tio li flustris kun la grandokula instruisto, alte levis la brakon kaj frapetis al Ĉiŭ sur la ŝultro: "Konsentite jam."

Elirinte el la 'Viola Rozo', li demandis al la instruisto, kion la direktoro flustris kun li.

"Direktoro Ĝang aprecas vian tembron kaj vian sensivecon por la muziko. Kredeble li interesiĝas pri vi. Tamen li montras malkontenton pri via kontrakto kun du kafejoj. Li esperas, ke vi nuligos kontrakton kun unu el ili."

Ĉiŭ Jang haltis kaj post mallonga medito mallaŭte diris: "Ne."


Ĉiŭ Jang faris grandan paŝon antaŭen. La lumo radiis rekte al lia vizaĝo. Ĉio antaŭ la okuloj nebuliĝis en la buntaj lumringoj.

"Saluton, amikoj. Mi nomiĝas Ĉiŭ Jang. Nun mi kantos por vi. Mi esperas, ke mia kanto plaĉos al vi. Dankon."

Post la ŝablona antaŭparolo li diris kun iom altigita voĉo: "Unue mi kantu por vi kanton en tipa diska ritmo ..."

La preludo, kiel subita ekkriego, superis lian voĉon kaj batis nenifaremon kaŭzitan de la frosta nokto. La nebuligitaj pupiloj en la halo subite eklumis per perla brilo. La aŭskultantoj retenis la spiron, fiksis rigardon sur tiu junulo intencanta liberigi sin de la nuna tempo kaj spaco.

Subite li levis la kapon, la fruntaj haroj forte hirtiĝis, kaj la okuloj glime brilis. Tuj ĉe tio kantado elbuŝiĝis kaj kunportis klare videblan impulson. Vulkane pasia, senkatena, klara kaj iom konvulsia ritmo similas al ŝprucanta fonto, al galopanta sovaĝa ĉevalo nedresebla. La aŭskultantoj en la halo senescepte spertis la eksplodon de la sono, ĝian streĉiĝon, lantiĝon kaj difuziĝon...

(Daŭrigota)