Enkomputiligis
Don HARLOW
Poemo por drinka kunveno
de ĜJI Kang
elĉinigis MEJ Ĝi
aperis en
El Popola Ĉinio
, 87/8, p. 42
Rivera fluo verda, lanta,
Glitetas malproksimen.
En mezo de l' rivero granda
Boato stagne flosas.
Zefiro milda sible blovas,
Remilon tre senhaste movas.
Pasigi tempon en vojaĝo,
Kun ĝojo, ĝis la olda aĝo.