|
Enkomputiligis Don HARLOW |
|
Etendas sin la longa Granda Muro Eosto-okcidenten tri mil li-ojn. |
|
Servutas junaj viroj ĉe l' landlimo, Sopiras hejme iliaj edzinoj. |
|
Ne restu hejme, sed reedziniĝu, Kaj bone traktu l' novajn bogepatrojn, Sed ne forgesu l' edzon eksiĝintan. |
|
Post l' edziniĝo vin mi ĉiam sekvas, Kroĉiĝas al vi la sopira koro. Amaras certe l' vivo ĉe l' landlimo, Ne povos longe vivi mi en solo. |