Enkomputiligis Don HARLOW

Du strofoj

de ĜJI Kang

elĉinigis MEJ Ĝi

aperis en El Popola Ĉinio, 87/8, p. 42


Florigas arbojn primavero,
Folioj servas kiel ombrelo.
Susure blovas la zefiro,
En blovo zumas mia liro.

Rigardi al sovaĝanseroj,
Ludadi kvinkordon libere,
Sen zorgo pri ĉiaj aferoj,
L' animo migradas ĉiele.