Enkomputiligis Don HARLOW

Al mia kuzo (2)

de LIŬ Ĝen

elĉinigis Laŭlum

aperis en El Popola Ĉinio, 87/8, p. 43


Surmonte pinoj pozas en belstaro,
susure sonas vento en la valo.
Kiel potencas bruo de l' ventblovo,
kiel fortikas pina la branĉaro!

Malgraŭ glaci' kaj prujno en severo,
tutjare l' pinoj staras en fiero.
Kial do ili ne frostmalsaniĝas?
Pro propra la natura karaktero.