Enkomputiligis Don HARLOW

Nokto sendorma

de ĴŬAN Ĝji

elĉinigis MEJ Ĝi

aperis en El Popola Ĉinio, 87/8, paĝoj 41-42


Mi ne povas dormi en la nokto,
Ellitiĝas ludi mi sepkordon.
Kulvualon nun la luno lumas,
Milda vento mian veston ludas.
En kamparo vokas solansero,
Birdo en arbaro krias eĥon.
Vagadas mi, sed nenion vidas,
En soleco triste mi suspiras.