Enkomputiligis Don HARLOW

Sub bonaj arboj aperis pado

de ĴŬAN Ĝji

elĉinigis Laŭlum

aperis en El Popola Ĉinio, 87/8, p. 43


Sub bonaj arboj de persik' kaj pruno,
en l' orientĝarden' aperis pado.
Foliojn pelas vento de aŭtuno,
de tio komenciĝas la velkado.
Al prosperec' okazos certe falo,
kaj dome kreskos veproj en l' estonto.
Forlasu ĝin rajdante sur ĉevalo,
al la ermita Okcidenta Monto (1). Se vi ne povas doni al vi helpojn,
do kiel al l' edzin' kaj l' infanaro?
Jen prujno kovras jam la sovaĝherbojn ―
alvenas jam la fino de la jaro.


(1) Tio estas Ŝoŭjang-monto, kie vivis ermite antikvaj lojaluloj Bo Ji kaj Ŝu Ĉji, kiuj ne volis akcepti la regadon de nova regnestro.