Enkomputiligis Don HARLOW

Parenciĝo kun potenculo

aperis en El Popola Ĉinio, 87/8, p. 62


Vulpo volas parenciĝi kun potenculo. Li petas opinion de kapro. La kapro diras: "Bonvolu parenciĝi kun tigro!"

La vulpo respondas: "Mi iam parenciĝis kun la tigro, kiam li estis la reĝo de la monto. Sed poste li malsaniĝis kaj leono venis. Mi malkaŝis al la lasta lian fifaron ŝtele ĉasi bovon. De tiam li turnas la dorson al mi."

La kapro proponas: "Do, parenciĝu kun la leono!" La vulpo klarigas: "Mi diris al la leono multajn belajn vortojn kaj verkis panegiron (laŭdan artikolon) por lia buklaro. Finfine ni parenciĝis. Sed nun venis elefanto!"

La kapro demandas: "Kial vi ne parenciĝu kun la elefanto? Li ja estas pli forta."

La vulpo respondas: "Mi jam vizitis la elefanton kaj diris al li: 'Kia fiulo estas la leono! La buklaro ja montras lian kruelecon! Kiel li povas sin kompari kun vi? Via longa rostro estas simbolo de talento! Ni ĉiuj tre respektas vin!'"

La kapro demandas: "Ĉu la elefanto ne parenciĝis kun vi?"

La vulpo respondas: "Ne. La elefanto diris: 'Antaŭe vi verkis panegiron por la buklaro de la leono, sed nun vi asertas ke la buklaro estas signo de krueleco. Vi diras ke mia rostro estas simbolo de talento, sed mi timas, ke en iu tago mia rostro fariĝus marko de malsaĝo. For, for de mi!'"

La kapro longe meditas.

La vulpo diras: "Fraĉjo kapro, ni parenciĝu, ĉu bone? Via bela barbo plene montras vian bonkorecon kaj honestecon."

La kapro respondas: "Dankon pro via afableco! Mi timas, ke vi iam mordos min de-dorse. Nu, ĝis revido!"