Enkomputiligis Don HARLOW

Sovaĝansero kaj rano

aperis en El Popola Ĉinio, 87/8, p. 62


Aŭdinte ke sovaĝansero estas ĉioscia, la rano, kiu vivas en puto, dubas pri tio kaj intencas kapti ŝancon por lin ekzameni.

Iun tagon, kiam la sovaĝansero preterflugas, la rano plengorĝe krias: "Bonvolu halti, sinjoro sovaĝansero. Mi volas demandi vin: Ĉu vi scias kiom da herboj kreskas sur mia putomuro? Kian altecon ili havas?"

"Mia scio estas kiel guto en maro. Kvankam mi vizitis multajn instruistojn kaj amikojn, tamen multajn aferojn mi ankoraŭ ne scias. Mi nepre petos vian instruon, se estos necese esplori tiajn herbojn." La ĝentila respondo de la sovaĝansero kortuŝis multajn kolegojn sur la tero.

La rano pretendas, ke li jam venkis la sovaĝanseron, kaj postulas ke ĉiuj aliaj ne plu nomu lin "Rano en Puto" (mallarĝvidulo), sed ili ne konsentas kaj unuvoĉe elektas la sovaĝanseron kiel "multescian birdon".