Enkomputiligis Don HARLOW

La lasta premiito

aperis en El Popola Ĉinio, 90/10, p. 26


Tio estas ordinara rakonto.

Varma manklakado anoncis la finiĝon de premiodona ceremonio. La ĉeestantoj foriris unuj post aliaj. La kunvenejo aspektis iom malorda. La ĝenerala direktoro kaj aliaj personuloj de la kompanio malsupreniris de la podio, ĉiuj kun kontenta mieno. Sur la vizaĝoj de la premiitoj legiĝis gajeco.

Nun estis ŝia vico suriri la podion. Ŝi demetis la ŝtopilon de la mikrofono, faldis la tablotukon, lavis la glasojn, deprenis la rubandon de super la podio kaj balais la kunvenejon.

Jam estis duono post la 22-a kiam ŝi finis la taskon. Ekpluvegis, ĝuste kiam ŝi estis revenonta hejmen. Ŝi devis atendi en la deĵorejo de ses kvadrataj metroj.

Ŝi nomiĝas Ding Jie. Antaŭe ŝi estis kompetenta analizistino en laboratorio de kemiindustria kompanio. Ŝi estis ĉarma kaj kantis bele. Sed antaŭ kvin jaroj ŝi misfaris procedojn en eksperimentado kaj tio kaŭzis akcidenton, ke ŝiaj vizaĝo kaj manoj brulvundiĝis. Sekve oni servigis ŝin en la kabineto de la kompanio, tiel ke ŝi fariĝis servistino tie.

Antaŭ la sesa matene ŝi devas purigi la akceptejon, kunvenejon kaj kabineton kaj poste balai la ŝtuparon. Kiam gastoj venas, ŝi devas prezenti al ili teon kaj cigaredojn.

En la okuloj de aliuloj ŝia laboro estas malpeza, sed ŝi devas labori ĉiutage, de mateno ĝis nokto, tamen ŝi neniam plendas.

En tiu nokto ŝi malpacienciĝis pro longa atendado kaj biciklis hejmen malgraŭ la pluvego.

Ŝi ne venis labori la sekvantan tagon, ankaŭ la trian tagon. Pasis jam tri tagoj, kaj neniu menciis ŝin. Kvankam oni laboris anstataŭ ŝi, tamen la sanaj manoj estis malpli diligentaj kaj lertaj ol ŝiaj kriplaj. Estas elokventa pruvo, ke la ŝtuparo tre malpura ne estis balaita dum pluraj tagoj. Matene la ĝenerala direktoro ion piedtuŝis kaj preskaŭ falis malsupren laŭ la ŝtuparo. Tuj antaŭ eksplodo de kolero li ekpensis: "Neniam ŝi forestis, ĉu ŝi ..." Enirinte en la kabineton, li tuj ordonis al la sekretario: "Tuj preparu laŭdateston kaj premion kaj alvoku eminentan kuraciston, ni iru rigardi ŝin ..."