Enkomputiligis Don HARLOW |
"El Popola Ĉinio" 40-jaras: Per eseoj varie ĝi imponas, per la belaj koloroj ĝi elstaras, multaj homoj tra l' mondo ĝin abonas! Per eseoj varie ĝi imponas, kun perfekte klasika redaktado; multaj homoj tra l' mondo ĝin abonas, — ĉar abundas la paĝoj pri l' Movado! Kun perfekte klasika redaktado, la enhavo tre certe ne vulgaras, kaj abundas la paĝoj pri l' Movado! "El Popola Ĉinio" 40-jaras! |