Enkomputiligis Don HARLOW

Kompleza nekonato en vojaĝo

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1990/12, p. 43


La trajno flugis en senlima kamparo, tamen mi ankoraŭ plendis, ke ĝi veturas malrapide. Eble tion kaŭzis la fakto, ke ĉiuj havas komfortan sidlokon, sed nur mi staras. Nenio mirinda estas, ke dum la ĉefsezono de turismo la trajnoj ĉiam estas plenaj de pasaĝeroj kaj ne ĉiuj pasaĝeroj povas havi sidlokon. Sed mi sentis malagrablecon kaj iom koleris, ĉar mi malofte vojaĝis.

Malfermiĝis la pordo de la intervagona balgo. Konduktoro enpuŝis servoĉaron por oferti bombonojn, gazetojn kaj ĵurnalojn. Mi aĉetis gazeton "Sub Nia Ĉielo", kia neniam povis veki ĉe mi intereson, por forigi la enuon. Sed legante la gazeton, mi sentis pli da enuo pro la sengusteco de la gazeto. Mi turnis la okulojn ekster la fenestron, sed la samaj kampoj, la monotonaj vilaĝoj dronigis min en pli forta enuo.

Ĝis la celloko restis pli ol 200 kilometroj. Mi taksis, ke mi devas ankoraŭ stari almenaŭ tri horojn. Kia sufero estas longtempe stari en skuanta vagono. Mi tenis min forte per krucitaj brakoj pro la skuado de la vagono.

Mian embarasiĝon rimarkis mezaĝulo sidanta apud mi. "Junulo, bonvolu sidi sur mia loko." Mi rigardis al li kaj trovis, ke li estas pli aĝa ol mi je almenaŭ 20 jaroj. Kaj pro tio mi fordankis lian afablan cedon: "Dankon, sed prefere vi sidu."

Mi ankoraŭ staris sola en la vagono, sed tiam jam kvietiĝis mia kolereto, kaj mi sentis varmon kaj dankemon. Pasis unu horo. La mezaĝulo subite leviĝis kaj diris al mi: "Sidu kelkan tempon, ke mi foriras fumi." Tiam mi sidiĝis senŝulde. Mi apogis min sur la komforta apogilo de la benko, laŭeble rektigis la doloran dorson kaj etendis la gambojn rigidiĝintajn. Poste mi fleksis la gambojn, etendis ilin kaj denove fleksis kaj etendis ilin. Pasis dek, dudek, tridek minutoj ... Kiom da cigaredoj li volas fumi? Mi leviĝis kaj iris esplori la aferon.

Mi venis en la balgon kaj vidis la mezaĝulon rigardanta eksteren tra la fenestro. Liaj manoj, sen cigaredo, alkroĉiĝis al la talio. Mi tuj komprenis, ke li pretekstis fumadon por cedi al mi la sidlokon.