Enkomputiligis Don HARLOW

Pri "Umefloroj"

de DI Zi kaj LAN Shan

Unue aperis en El Popola inio 1990/12, p. 27-29


Ĉe murangul' sur branĉoj umefloroj
Priridas sole froston en ĉi horo.
Mi scias fore, ke ne estas neĝo,
Pro sento de diskreta bonodoro.

de WANG Anshi

Wang Anshi (1021-1086), alinome Jiefu, naskiĝis en Linchuan de Jiangxi-provinco. Kiel ĉefministro dum la regado de imperiestro Shenzong (1067-1085 sur trono) de Song-dinastio (960-1279), li iniciatis politikan reformadon. Rilate la teorion de literaturo, li opiniis, ke literaturo devas servi al politiko. Li verkis multe da poemoj spegulantaj la realan socion. En la antikveco multaj verkis poemojn pri umefloroj. La poemo de Wang Anshi verkita en simpleco figure prikantas la karakterojn de blankaj umefloroj. Ĉe murangulo kelke da umefloroj, blankaj kiel neĝo, plene disvolviĝas en la frosto. Sed la diskreta aromo de la floroj rimarkigas, ke ili ne estas neĝflokoj.

Pentristo Chen Dazhang naskiĝis en 1930 en pentrista-kaligrafa familio. De la infanaĝo li ŝatis pentradon kaj kaligrafadon kaj estis instruita de multaj majstroj, kaj dank' al tio li metis por si solidan bazon de pentrarto. Ekde 1978 li studis metodojn pentri blankajn umeflorojn. Dank' al sia pli-ol-dekjara penado, li kreis novan metodon, kiu entenas la tradician ĉinan "senskizan pentradon" kaj pentradon en eŭropa tuĉmaniero. En la arĝenta lunlumo la blankaj umefloroj plene disvolviĝas en la frosto, la oraj pistiloj radias sveltecon kaj bravecon. La pentraĵo riĉa je nuancoj povas esti kalkulata kiel majstraĵo de la tradicia ĉina pentrarto.

La kaligrafaĵo por la poemo estas farita de s-ro Yang Rujun. La ideogramoj ŝajne estas disaj, sed fakte tre regulaj.