Enkomputiligis Don HARLOW

Ŝtelisto, knabineto kaj ŝraŭbturnilo

aperis en El Popola Ĉinio, 91/01, p. 42


Su Hong estis detruonta la seruron de fremda pordo per ŝraŭbturnilo. Subite li aŭdis voĉon de knabino: "Oĉjo, kion vi faras?"

Su Hong surpriziĝis. Kiam li vidis, ke tiu estas 6-7-jara, li mensogis: "Mi soifas, mi volas akvon."

La knabineto malfermis la pordon kaj, starante sur la piedpintoj, elboteligis por li tason da akvo. Trinkante li pensis, ke estas tre facile tromp-akiri de la naiva knabineto ian valoraĵon.

Enirinte en la internan ĉambron, Su Hong vidis televidilon sur ŝranko kaj ekĝojis: "Knabineto, kiom da homoj via familio havas?"

"Panjo kaj mi. Panjo jam iris al laboro ..."

Kompreneble ŝi ne povis scii, ke tiu "oĉjo" estas ŝtelisto. Subite larmoj ekruliĝis el ŝiaj okuloj. "Aĥ, kial vi ploras?"

Ĉe la demando la knabineto ekploregis: "La kamaradetoj diris, ke mia patro estas ŝtelisto kaj punlaboros dumvive. Ve! Fipatro, fipatro ..."

Su Hong eksentis frapon sur la koro. Ankaŭ li havas filineton. Se iutage li estos enkarcerigita, ankaŭ ŝi ploregos.

"Via patro certe revenos," li konsolis.

"Se li revenos, mi ne lasos lin eniri en la domon!"

Su Hong estis korpremata. Li ne volis plu resti. "Ne ploru, knabineto! Mi devas foriri."

"Oĉjo, ludu kune kun mi! La kamaradetoj evitas min," ŝi plorsingultis.

"Mi havas aferon. Ni ludu estonte!" Nun Su Hong jam perdis la kuraĝon ekrigardi ŝin.

"Oĉjo, tiun vi forgesis."

Su Hong sin returnis kaj vidis, ke en ŝia delikata maneto estas lia damninda ŝraŭbturnilo. Lia koro kvazaŭ estis pikita de la instrumento ...