Enkomputiligis Don HARLOW

Humuraĵoj

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/2, p. 37


PATRO

Trafika akcidento okazis en urbeto. Amaso da homoj rigardis ĉirkaŭ la okazejo. Iu malfrue venis kaj ne povis alproksimiĝi al ĝi. Li do laŭte kriis: "Mi estas la patro de la vundito, cedu al mi la vojon!"

Tamen, trapuŝiĝinte tra la homamaso, li vidis, ke la vundito estas azeno.


RAJTO DE KRITIKO

Post akra disputo verkisto diris al kuiristo: "Vi ne rajtas kritiki la libron, ĉar vi neniam verkis."

"Kia absurdo!" kontraŭdiris kuiristo. "Mi neniam metis ovon, tamen mi povas gustumi frititan ovon. Ĉu la kokinoj povas tion fari?"


UNUE ELLOGIĜU KATO

Tours telefonis al kuracisto: "Doktoro, venu rapide! Jack ĵus englutis muson viva."

"Mi tuj," diris la kuracisto. "Unue Jack malfermu la buŝon kaj vi metu antaŭ lin pecon da kuko ..."

Post kelkaj minutoj venis la kuracisto. Li trovis, ke Tours tenas super si pecon da sardinaĵo antaŭ la dometo de Jack.

"Kial? " demandis la kuracisto. "Mi diris, ke vi portu kukon ... Ĉu vi ne havas ĝin?"

"Mi havas, sed nun ni devas unue ellogi al ni la katon."