Enkomputiligis Don HARLOW

Inspiro de ebriiĝo

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/2, p. 38


Antaŭ 1700 jaroj en Anhui-provinco de Ĉinio estis kuracisto, kiu nomiĝis Hua Tuo. Dum multe da jaroj li rondiris en la provincoj Anhui, Shandong, Henan kaj Jiangsu por kuraci la popolon. Lia kuracarto estis alta kaj lia helpo fervora, tial la popolo tre estimis lin kaj nomis lin "Magia Kuracisto".

Sed li ofte sentis ĉagrenon pro iu afero. Tiutempe narkotaĵo ne estis inventita, kaj operacio estis terure doloriga. Kvankam ofte la operacioj estis sukcesaj, tamen la operaciitoj suferis de dolorego.

Foje Hua Tuo venis en iun vilaĝon. Knabo en la vilaĝo estis suferanta de furunko sur brako. Kiam Hua Tuo faris al li operacion, ĉi tiu ploregis, kriegis kaj saltegis pro la dolorego. Hua Tuo devis peti ŝnurligi la knabon kaj forte premi lin. La operacio iris malfacile.

La sufero de la knabo turmentis Hua Tuo, kiu pensis: "Kiel bone estus, se malsanuloj ne sentus doloron dum operacio!"

Iun tagon kelke da homoj portis al Hua Tuo vunditan viron. La viro falis en kanalon kaj rompis al si kruron. Kiam Hua Tuo faris al li operacion, la vundito ne moviĝis. La operacio iris glate kaj, kiam ĝi finiĝis, la operaciito ankoraŭ ne rekonsciiĝis. Lia kvieta dormo kaj regula spirado montris, ke la vundito ne sentis doloron dum la operacio.

Kial li ne sentis doloron? Ĉar li morte ebriiĝis. Hua Tuo pensis, ke malsanuloj ne sentos doloron dum operacio, se ili prenos ian medikamenton kaj senkonsciiĝos kiel ebriulo.

Hua Tuo komencis esplori. Li kolektis multe da preskriboj, faris multajn eksperimentojn kaj fine elfaris narkotaĵon, kiun li nomis Mafeisan.

Foje al Hua Tuo venis boatisto suferanta de ventra doloro. Hua Tuo opiniis, ke lin turmentas apendicito kaj necesas por li tuja operacio. Li ordonis al la boatisto trinki Mafeisan. Post momento la boatisto senkonsciiĝis. Hua Tuo malfermis lian ventron, for-tranĉis la ulceran apendicon, kunkudris la tranĉon kaj surmetis medikamenton. La malsanulo tute ne sentis doloron kaj resaniĝis post monato.

Inspirite de ebriiĝo, Hua Tuo elfaris la narkotaĵon Mafeisan, multe kontribuante al la medicino de la homaro.