Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉinaj proverboj

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/2, p. 37


Oro vera ne timas fajron,
Vero venkos la kalumnion.

El la laboro naskiĝas ĝojo,
Unuiĝo kondukas al venko.

Mono kaj oro neniam alportas veran riĉon,
El unuiĝo kaj harmonio kreskas feliĉo.

Belaj floroj ĉiam estas akompanataj de verdaj folioj.

Pli multe da birdoj vivas en fekundaj lokoj,
Pli multe da amikoj havas bonkoraj homoj.