Enkomputiligis Don HARLOW |
EN BALO
Maria tre bedaŭris, ke preskaŭ tutan vesperon neniu invitis ŝin danci. Tiam, bela kaj senĝena viro venis al ŝi kun rideto. Maria haste stariĝis renkonte al li.
"Fraŭlino, ĉu vi volas danci?" demandis la viro.
"Jes, dankon pro via invito."
"Nu, mi povas sidi sur via loko."
OKULFERMA SUBSKRIBADO
Post hejmenreveno de la lernejo Pierre demandis sian patron: "Ĉu vi povas skribi vian nomon kun fermitaj okuloj?"
"Kompreneble," respondis la patro.
"Bonege! Bonvolu do subskribi mian lernonotan kajeron."