Enkomputiligis Don HARLOW

Legendo pri la kreiĝo de la libro Taŭtekingo dum la elmigrado de Laŭzio

de Bertolt BRECHT

elgermanigis Rikardo ŜULCO

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/3, p. 37


Diras Hoŭ Ĝŭeljang en sia libro ANTIKVAJ FILOZOFOJ DE ĈINIO (p. 19): "...bizara figuro aperis al mi en la kapo. Li estas filozofo rajdanta sur la dorso de nigra bovo: Laŭzio."

Rikardo Ŝulco

Sepdekjara instruist' kaduka
Fine ja sopiras al ripoz'.
Ĉar enlande la malic' fariĝis ree suka,
Dum denove la bonecon trafis ankiloz'.
Vivu li nun per almoz'!

Kaj enpakis li laŭ la bezono
Tion ĉi kaj tion, multon ne,
Sian pipon, ke ĝi estu je dispono,
Kaj libreton pro la melope',
Kaj flakonon kun ole'.

Ĝojis pri la valo kaj ĝin tuj forgesis,
Kiam li alvenis al montar'.
Pro la freŝaj herboj lia bov' ekscesis,
Maĉis. Iris pace tiu par',
Best', kaj vir' kun griza har'.

Sed la kvaran tagon inter rokoj
Lian vojon baris doganist'.
"He, migrul'!" aŭdiĝis ties vokoj.
Diris tuj la bova knab': "Li estis povra instruist'."
Do, jam ĉesis la insist'.

Sed la vir' kun emoci' ekgapas:
"Kion trovis do la instruist'?"
Kaj la knabo: "Ke la gutoj, kiuj daŭre frapas,
Eĉ graniton venkas per persist'.
Ĉio dura restas sen rezist"'.

Por ne perdi lastan lumon de la tago,
Nun la bovon pelis plu la knab'.
La triopo malaperis jam post ruĝa fago.
Kriis nia vir' de l' bara trab':
"Haltu! Ĉu ne iu rab'?

Kion diris vi pri tiuj gutoj,
Maljunul'?" "Ĉu tial via kri'?" —
"Emas trinki mi el ĉiuj putoj.
Kiu kiun venkas, volas scii mi.
Tion diru vi!

Diktu ĉion vi, kaj laŭ konvinko!
Tion oni prenas ne kun si.
Estas ja paper' ĉe ni kaj inko,
Noktomanĝo por la knabo kaj por vi.
Zorge skribu li!"

Kun atent' rigardis la oldulo
La senŝuan viron en ĉifon'.
Kaj li miris tre pri la stimulo.
Tiu estis certe ne fripon'.
Tiu petis pro bezon'.

Estis la oldulo jam tro aĝa
Por la malakcept' de deca pet'.
Ĉar li diris: "Al demando saĝa
Mi respondu." " Ankaŭ malvarmiĝis," diris la knabet'.
"Bone, estu restadet'!"

Deboviĝis la sagulo paŭte.
Skribis do la knabo laŭ komand'.
Zorgis pri manĝaĵ' la doganist' kaj sakris malpli laŭte
Tutatempe pro la kontraband'
El kaj en la land'.

Al la doganist' la knab' transdonis
Okdek unu saĝajn dirojn je l' maten'.
Vir' kaj knabo multon nun ne plu rezonis,
Kaj daŭrigis preterfage la promen'.
Ĉu sufiĉis do la pen'?

Sed vi laŭdu ne nur la saĝulon,
Kies nomo pompas sur la blank',
Ĉar sagul' bezonas senti iun ajn stimulon.
Al la doganist' do ankaŭ dank'
Pro l' stimul' de lia flank'!