Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉinaj proverboj

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/3, p. 45


Longa vojo testas la forton de ĉevalo,
Kaj longa tempo provas la koron de homo.

Ambicio kreskas disproporcie al aĝo,
Sen ĝi oni vane pasigas la vivon.

Ne avidu alies havon,
Ne trinku tro multe da vino.

Forgesu vian helpon al aliaj,
Memoru ĉiam alies helpon.

Sajniga kompreno ne donas kapablon.