Enkomputiligis Don HARLOW

Tranokto ĉe Meizigou

de YE Weilin

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/3, paĝoj 40-41


Ye Weilin, verkisto kaj poeto, naskiĝis en 1934 en Huiyang-gubernio de Guangdong-provinco. Lia verkado komenciĝis en 1954. Lia ĉefverko estas kolekto de noveloj kaj eseoj "Blua rojo Mulan". En 1980 li publikigis sian romanon "Sur rivero sen buoj" kaj gajnis la unuan premion de la lando por romanoj verkitaj en 1977-1980.

Vespere de frua aŭtuno luksa pasaĝerŝipo veturanta en Taihu-lago subite deviis de la navigvojo kaj turnis sin en golfeton, kie kreskis multe da fragmitoj. Kiel timigitaj kolomboj, la pasaĝeroj ŝovis la kapon el la fenestroj de la kajuto por informiĝi pri la afero. La ŝipestro informis en mikrofono: "Ni estis ĵus informitaj de la meteoservo, ke post la deka horo ĉi-nokte estos ventego de sepa grado. Por garantii sekurecon ni decidis halti en plej proksima ankrejo en la nokto. Estu trankvilaj, forlasu la ferdekon kaj restu en la kajutoj. Dankon."

Mezaĝulo en okulvitroj estis staranta sin apogante sur balustrado de la tribordo. Li apatie aŭskultis la disaŭdigon kaj rigardis foren. Lin intime akompanis svelta kaj serena sinjorino. Ŝi estis lia edzino. La suno jam kaŝiĝis sub la horizonto kaj leviĝis en la okcidenta foraĵo maldensa nebulo, kiu vualis palan vesperruĝon. La akvo estis ronĝita de la lagbordo kun fragmitoj. La atmosfera premo estis malalta. La aero estis tiel solida kaj stagna, kvazaŭ oni povus ĝin kapti. Sennombraj rugaj libeloj aktivadis malalte super la akvo, kaj kelke da apusoj ĵetiĝis jen sor jen sob kiel falfolioj. Varma marĉa haladzo envolvis la homojn. La vidajo malserena kaj trista facile puŝis homojn en rememoron pri adstringa paseo.

La ŝipo faris cirklon sur la akvo kaj turnis la pruon eksteren, haltis subvente kaj ellasis la ankron. Je la bruo de vinĉo, la ankro brue malleviĝis en la akvon trenante la ĉenon. Post tio regis kvieto.

"Ni iru enen," tenere diris la sinjorino.

"Vi iru la unua, mi volas resti ĉi tie por iom da tempo," diris la viro. Lin preteriris ŝipano, kaj ĉi tiun li demandis: "Kiel nomiĝas la loko?"

"Meizigou."

"Meizigou?"

"Jes."

La viro ŝovetis la okulvitrojn kaj fiksis la rigardon sur iu punkto en la foraĵo. La virino sekvis lian rigardon per la okuloj. Sed tiam ĉio malklariĝis pro la falo de nokta kurteno.

"Vi maltrankviliĝas!" diris la virino palpebrumante.

Li mistike ekridis al ŝi aŭ jese aŭ nee.

Reveninte en la kajuton, ili sidis vidalvide kun krucitaj kruroj. Post kelka tempo li hezite ekparolis: "Antaŭ 20 jaroj, kiam mi laboris en la kamparo, mi ja loĝis ĉi tie, en fragmitejo."

"Ĉu? En kiu fragmitejo?"

"Mi ne povas precize diri. La tereno estas ŝanĝiĝema ĉe la fluso kaj malfluso. Estas malfacile rekoni la lokon. Tiam mia laboro estis paŝtado de 200 anasinoj. Izolita de la mondo, mi sola loĝis en iu fragmitejo. La anasejo sin lokis ĉe la fino de la fragmitejo. Post ĝi estis senlima fragmitejo, kaj antaŭ ĝi sterniĝis longa marĉo, kaj trans la marĉo denove senlima fragmitejo. La plej proksima vilaĝo distancis de mia loko 20-30 kilometrojn. De printempo ĝis aŭtuno de tiu jaro mi neniam foriris de la fragmitejo. Ĉiumonate oni portis al mi grenon kaj aliajn necesaĵojn kaj forportis anasovojn. Sed oni venadis ne akurate, unue ĉe la komenco de monato, poste en la mezo, poste en la fino, kaj ofte okazis elĉerpiĝo de greno. Tiam mi devis satigi min per sovagaj faboj, iaj herboj, krabetoj, salikokoj kaj junaj radikoj de fragmitoj. Kompreneble mi manĝis ankaŭ anasovojn..."

"Vi ja estas frandema."

"Jes, mi frandis kun larmoj. Mi elektadis taŭgan manieron de sinmortigo."

"Kion vi fine elektis?"

"Sinpendigon kaj sindronigon mi ne ŝatis. Mi venis al la fina elekto — tranĉi la kolon. Mi havis falĉileton tre akran."

"Sed kio retenis vin de tio?"

"Ne ridu. Se mi sukcesus, al kiu vi edziniĝus?"

"Jes, vi diris prave."

"Tiam mi kuŝegis surtere antaŭ la anasejo. Mi firme tenis la falĉileton en la dekstra mano kaj turnis la kapon maldekstren, por ke la arterio elstariĝu. Subite mi rememoris indikon pri ĝusta maniero de koltranĉo — uzi la maldekstran manon por tranĉi la dekstran kolan arterion. Mi transmetis la falĉileton en la maldekstran manon. Tiamaniere mia vizaĝo frontis al la sovaĝa marĉo kaj mia rigardo falis sur la randon de la fragmitejo trans la marĉo ..."

"Certe vi vidis ion altiran."

"Jes."

"Kion do?"

"Homo, viva homo!"

"Virino, junulino!"

"Jes."

"Mi facile divenis. En tiaj cirkonstancoj nur viva virino povis savi vin. Virino havas mirindan forton. Kaj multaj filmoj kaj romanoj prezentis tian romantikan rakonton."

"Tio ne estas romantika rakonto, sed vera okazaĵo ... Mi vidis fraŭlinon en ruĝa vesto. Estis mateno post pluvo. La suno ĵus leviĝis. Sur la verda fono de fragmitoj draste kontrastis la ruĝa punkto! Ŝi estis bela floro, brulanta kandelo. Ŝi forpelis la misteron kaj makabrecon de la senhoma lago kaj splendis super la tuta tero. Pretervole mi malstreĉis la manon kun la falĉileto kaj leviĝis lante. Mi larĝe malfermis la okulojn kaj buŝon, surprizite, ĝoje kaj mire. Mi pensis, ke mi vidis koboldinon, niksinon. Subite mi pafis min supren kaj kuregis al la bordo. Mi dronis en la marĉo ĝis la genuoj. Mi freneze svingadis la brakojn kaj kriegis. Sed ŝi ne povis aŭdi min, ĉar mi distancis de ŝi almenaŭ duonkilometron. Fine ŝi rimarkis min kaj fikse rigardis min. Matena vento flirtigis ŝiajn harojn kvazaŭ nigran silkan flagon. Ŝi alte levis la brakojn kaj energie svingadis ilin. Mi larmis de ekscitiĝo kaj ektremis mia tuta korpo ..."

"En tiu momento vi jam enamiĝis al ŝi."

"Vi povas tiel aserti. Tamen ŝia figuro tuj enradikiĝis en mia koro, neniam forviŝeble."

"Sed antaŭe vi neniam rakontis tion al mi ... Kaj kio okazis poste?"

"Mi pensis, ke ŝi hazarde aperis; sed fakte, same kiel mi, ŝi loĝis en la fragmitejo trans la marĉo. La sekvantan matenon mi refoje vidis ŝin en ruĝa vesto. Ŝi ĉiam portis ruĝan veston. Poste, kvazaŭ interkonsentite, ni vidis unu la alian ĉiumatene en la sama loko. Ni rigardadis kaj mansvingis unu al la alia. Poste ni renkontiĝis pli kaj pli ofte, tri fojojn en tago — matene, tagmeze kaj vespere. Nek ventego nek pluvego povis interrompi nian renkontiĝon ... De tiam mi sentis la vivon solida kaj la estontecon esperiga. La tagoj en la fragmitejo ne estis plu morte enuigaj ..."

"Ĉu vi neniam intencis trairi la marĉon por kontaktiĝi kun ŝi?"

"Tion mi aspiregis, mi preskaŭ freneziĝis. Sed tio estis neebla, ĉar la marĉo estis netravadebla. Krome neniu vojo troviĝis en la fragmitejo, kaj plie, mi ne povis forlasi la anasojn."

"Bedaŭrinde, videbla, sed neatingebla. Via unua amo estis tre originala, romantika, kortuŝa kaj ankaŭ tragika. Sed mi kredas, ke la geamantoj estas sufiĉe saĝaj por trovi metodon interkomunikiĝi."

"Jes, ni elpensis metodon. Ni respektive faris daŭran fajron. Du fumkolonoj leviĝis kaj nature renkontiĝis, intermiksiĝis kaj kunfandiĝis super la marĉo, se ne blovis vento. Tiam mia animo estis konsolita, gajigita kaj kontentigita. Mi kredis, ke ŝi havis saman animstaton kiel mi..."

"Vi vere estis tre saĝaj; ke vi turnis nevideblan senton en videblan. Kio poste?"

"Estis sezono de falĉado de fragmitoj, kaj, plenuminte mian taskon de anaspaŝtado kaj ovokolektado, mi devis forlasi la fragmitejon. Tiun matenon mi konsterniĝis. Mi ne kuraĝis vidi ŝin lastfoje en la sama loko. Mi kaŝiĝis kaj atendis ŝian aperon. Kiam mi vidis ŝian malgrandan ruĝan figuron maltrankvile moviĝanta trans la marĉo, mi dolore fermis la okulojn. Mi ne havis la kuraĝon rigardi ŝin. Mi kuŝiĝis sur la malvarma tero, vizaĝe al la ĉielo, kaj ekploregis. Tra larmoj mi vidis du fumkolonojn intermiksiĝantaj kaj kunfandiĝantaj ... Mi klare aŭdis krakadon en mia brusto, mia koro estis disrompiĝanta ..."

"Tiel vi foriris?"

"Jes."

"Eble vi tute ne sciis ŝian nomon?"

"Ne."

"Kaj ne sciis, kiel ŝi aspektas?"

"Mi kredis, ke ŝi estas tre bela."

"Sendube, ŝi devis esti bela ... Sed kial vi ne serĉis ŝin poste?"

"Ĉesu." Li subite klinis la kapon, demetis la okulvitrojn kaj longe silentis. Kiam li relevis la vizaĝon, ŝi vidis larmojn ruliĝantaj el liaj okuloj.

Ŝi serioze rigardis lin kaj simpatie karesis liajn manojn.

La meteoprognozo estis ĝusta. Apenaŭ batis la 22-a, leviĝis ventego sur la lago. La ventego muĝis super la fragmitaro, bruantaj ondegoj frapis kaj balancis la ŝipon. La ventegon sekvis pluvego. Akveroj kovris la fenestrovitrojn lumigatajn de lampo.

Ŝi pretigis la liton, ŝovis ion sub la kapkusenon por fari ĝin pli dika kaj karese petis lin kuŝiĝi. La ventego forblovis la sufokan varmon en la kajuto. Ŝi baldaŭ endormiĝis en komforta lito, dum li neniel povis endormiĝi. Li fumadis cigaredon post cigaredo en la lito, aŭskultante la bruon de la vento kaj pluvo. Li fine havis dormeton ĉe tagiĝo.

Heliĝis. Ĉesis la pluvo kaj vento. La freŝa suno elsaltis el sub la akvo. La. ŝipo ekveturis. Vigla laboro regis sur la ŝipo. Ili lavis al si la vizaĝon kaj eliris sur la ferdekon por ĝui freŝan aeron. La ŝipo jam elveturis el la golfeto kaj la fragmitejo pli kaj pli malproksimiĝis. Li rigardis la foriĝantan fragmitejon. La pala vizaĝo kaj kunŝovitaj brovoj atestis, ke li ankoraŭ dronis en la rememoro de la pasinta nokto.

Ŝi tuŝis lin per sia kubuto kaj ŝerce diris al li: "Ho, sinjoro, liberigu vin el la ĉagreno, ne sopiru plu vian amatinon en ruĝa vesto. Estu gaja ..."

"Vi ne scias ..." serioze li diris al la edzino, anstataŭ respondi ŝian ŝercon kiel kutime. "Mi devas diri al vi, ke poste mi serĉis ŝin."

"Kiam?"

"Post kvin jaroj."

"Post kvin jaroj? Sed tiam ni jam interkonatiĝis kaj enamiĝis."

"Jes ...

"Kaj tiam vi ja devus diri al mi pri ŝi. Ĉu vi timis, ke tio ŝokos min? Ne. Mi povus akompani vin por serĉi ŝin."

"Tion mi ne dubas. Sed tiam mi ne volis malkaŝi tion al vi. Mi volis teni la sekreton, ke neniu dividu kun mi la plezuron kaj amaron."

"Ĉu vi trovis ŝin?"

"Jes."

"Certe kortuŝa kaj drama estis via renkontiĝo post la disiĝo."

"Povus esti tiel. Mi staris tutan posttagmezon antaŭ ŝia tombo. Mi fosis per miaj manoj du kavojn kaj plantis du persikarbojn ĉe ŝia tombo. Miaj dek fingroj sangis de fosado ..."

"Ŝi mortis?!"

"Ŝi mortis. Ŝi mortis jam tri jarojn antaŭ mia alveno."

"Kiel ŝi mortis?"

"Mi ne scias. Eble ŝi sin mortigis, aŭ oni enterigis ŝin viva."

"Enterigita viva!? Kial?"

"Vilaĝanoj diris al mi, ke ŝin trafis infekta malsano. En ŝia loko estis barbara kutimo enterigi leprulon viva."

"Tia barbaraĵo okazis nur antaŭ dekoj da jaroj. Ĉu nun oni ankoraŭ tiel faras?"

"Tial mi diris, ke eble ŝi sin mortigis. Ŝi estis izolita kaj ekzilita al la fragmitejo kaj tie ŝi trenis sian vivon du jarojn."

"Sed fine ŝi ne povis elteni la turmentadon kaj ..."

"Mi aŭdis, ke ŝi estis tre bela, kaj estis ankoraŭ bela post malsaniĝo. Ŝi amis belecon kaj ĉiam portis puran ruĝan veston ..."

"Ho, vere estis ŝi!" ŝi ekploris.

Ili silentis longan tempon. Poste ŝi viŝis al si la okulojn kaj serioze diris dankon al la edzo, ke li malkaŝis al ŝi sian sekreton kaj permesis al ŝi rememori kun li la sennoman junulinon en ruĝa vesto kaj percepti kaj dividi kun li ian profundan senton. Ŝi diris: "Verdire, mi envias la junulinon. Dio ne donis al mi la ŝancon kiel al ŝi, ke mi povu savi vin el la malespero, kaj vi neniam forgesu min eĉ post mia morto ... kaj samtempe mi esperas ion alian ..."

"Kion?"

"Mi pensas, ke ni devas domaĝi kaj alte taksi ĉiun momenton de nia kunestado."

"Jes, ankaŭ mi ofte tion esperas," en emociiĝo li diris, serenigante la brovojn. Ŝi levis la vizaĝon kaj donis al li brilan komprenan rideton.

La ŝipo eniris en vastegan akvon. La surfaco de la lago reflektis orajn brilojn de la leviĝanta suno.