Enkomputiligis Don HARLOW |
Redakcio petis faman astronaŭton: "Bonvolu tuj verki artikolon sub la titolo `Ĉu ekzistas vivuloj sur la Marso?' kun 500 vortoj."
La astronaŭto diris: "250-oblo de necerteco" (necerteco ĉinlingve signifas du vortojn nan shuo).
Trejnisto: "Estas du objektoj, kiuj malhelpas vin fariĝi elstara piedpilkisto."
Centra avanulo: "Kiuj?"
Trejnisto: "Viaj dekstra kaj maldekstra piedoj."
ONDA KRANIO
Mi opiniis mian hararon ondanta,
Post la fortondo mi rimarkis,
Ke mirinde ebenas mia hararo,
Sed ondas mia kranio.