Enkomputiligis Don HARLOW

Printempo ĉe pramejo

de SHENG Xianglan

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/4, paĝoj 40-41


Juna verkistino el la urbo Fushun de Liaoning-provinco. ŝia verkado komenciĝis en ŝia aĝo de 18 jaroj. "Popola Literaturo" kaj iuj aliaj gazetoj publikigis ŝiajn plurajn novelojn pri la vivo de la malforta sekso.

I.

La pramŝipo haltis ĉe la kajo.

La rivero estis tre larĝa. La akvo abunda kaj kvieta, kvazaŭ ĝi ne fluus.

La ŝipo estis plena de homoj, plejparte ĵus foririntaj de la deĵoro. La maljunaj preferis sidi en la kajuto, dum la junaj ŝatis resti sur la ferdeko kune kun siaj bicikloj. Zefiro karesis ilin per agrabla malvarmeto.

La ŝipo ankoraŭ ne moviĝis. Interparolado de la pasaĝeroj zumadis sur la ferdeko, kio kontrastigis la kvietecon ĉe la pramejo.

Finfine eksonis sireno. Al la ŝipo haste kuris kelke da homoj. Kiam ŝipistoj malligis la ŝipon, la alkurantoj piedbrue surpaŝis sur la kajfloson kaj enŝipiĝis en anhelo.

La lasta alvenanto estis Xiaoyun. ŝi estis maldika, svelta. Sur ŝia blanka ĉarma vizaĝo facile videblis mildeco.

Kiam ŝi surpaŝis sur la ŝipon, la ŝipo jam ekmoviĝis, ke ŝi perdis ekvilibron. Iu etendis manon por helpi ŝin, sed ŝi fordankis kaj sukcesis teni sin en ekvilibro.

Tiu estis junulo. Ŝi ne pririgardis lin. Ŝajne li estis fortika kun okuloj, nazo kaj buŝo simetrie lokitaj sur la vizaĝo. Lia tuta korpo elspiris varmon.

Sed Xiaoyun ne rigardis al li. Ŝi rigardis supren al la ĉielo.

La subiranta suno ruĝigis la nubojn, kaj la rivero reflektis la ebriigan ruĝon.

Xiaoyun la unua surbordiĝis, kiam la tremanta ŝipo apenaŭ haltis ĉe la transa kajo. Ŝi iris rekte antaŭen, sen returni la kapon, kvazaŭ ŝin persekutus monstro.

En la sekvanta tago ripetiĝis la sama okazaĵo.

En la tria tago ŝi penis havigi al si kuraĝon ĵeti rigardon al la junulo. Ŝia rigardo renkontis rigardon pian kaj ĝojan. Ŝi ekscitiĝis, kvazaŭ en ŝian koron ŝtormus vasta akvo. Ĝuste en tiu ĉi momento ŝi konsciis, ke li venis nur pro ŝi. Ĉe tio ŝi rugiĝis kaj serioziĝis. "Malŝatinda!" ŝi insultis en si.

En la kvara tago li ne venis.

Ĉu li vere ne venis? Ĉu li ne kaŝis sin ie en angulo sur la ŝipo? Kiam ŝi konstatis, ke li ne venis, ŝi sentis sin facila.

Tiele pasis kelke da tagoj.

En enueco ŝi turnis siajn okulojn al mutulino staranta aliflanke de la ferdeko. La mutulino loĝis en la sama strato sur la okcidenta bordo de la rivero.

Apud la mutulino staris blindulo Erwang.

Ŝi vidis, ke la mieno de la mutulino estas kvieta, dum la vizaĝo de la blindulo purpuras kiel porka hepato. Ankaŭ ili silentis.

Ŝi pensis, ke la mutulino estas lerta en mimiko. Sed la blindulo ne povis vidi ŝian mimadon. Kaj ankaŭ ŝi ne povis aŭdi lian parolon. Do kiel la blinda Erwang enŝipiĝis? Ĉu la mutulino helpis lin?

Kiam ŝia pensado vagadis, la ŝipo albordiĝis. Ĉi-foje Xiaoyun postrestis sur la ŝipo por observi la mutulinon. Ŝi vidis, ke la mutulino subtenis Erwarig sub lia brako kaj firme apogis sin al li. Tiam ŝi sentis malagrablan solecon, kaj gape rigardis la riveron. En akvo ŝia svelta figuro moviĝadis kaj fariĝis malklara. Kiam novaj pasaĝeroj torentis sur la ŝipon, ŝi vekiĝis el iluzio kaj haste saltis sur la kajfloson por reveni hejmen.

Post tio ŝi tre volis revidi la junulon, sed li ne aperis. Ĉiufoje, kiam ŝi venis al la pramejo, ŝi sentis, ke io perdiĝis ĉe ŝi. La pia rigardo de la junulo diris al ŝi, ke li ne estas loĝanto en la strato okcidente de la rivero. Ŝi atentis la loĝantojn de la strato, sed ŝi neniam revidis la junulon. Ŝi ekkomprenis, ke li venis al la pramejo speciale por interkonatiĝi kun ŝi. Ŝi plendis kontraŭ la ĉagrena figuro, kiu longe turmentis ŝin.

La ŝipo tremante atingis la mezon de ja rivero.

Subite la mutulino tuŝetis ŝin. Evidente ŝi volis tiri ŝin el la turmento de sopiro. Ŝi tute komprenis la mimikon de la mutulino kaj nur skuis la kapon kun amara rideto.

Tiun tagon ŝi denove dronis en meditado. Ŝi kvazaŭ vidis, ke la rivero glaciiĝis. Ŝi aŭdis krakadon de rompiĝo de glacio. Baldaŭ venis la sezono de degelado de glacio, kaj en la mezo de la rivero jam videblis fluo. Giganta glacibloko baraktis en la fluo kaj sur la glacibloko staris la junulo. La glacibloko preterpasis ŝin kaj direktis sin rekte al la golfo. Ŝi ekkriis de timo kaj maltrankvilego ...

Subite la mutulino pugnis ŝin. Ŝi rekonsciiĝis el la koŝmaro kaj vidis la kvietan riveron.

Ĉi-foje la mutulino surpaŝis sur la pramŝipon kun bebo en la brakoj. Ŝin strikte sekvis Erwang. Xiaoyun tre enviis la feliĉajn geedzojn kaj ofte proksimiĝis al ili por vidi la dikan bebon. La mieno de Erwang ĉiam radiis de feliĉa gojo. Kelkfoje la mutulino demandis Xiaoyun pri la junulo, kaj sur la vizaĝo de Xiaoyun larmoj fluis kiel rivero.

II.

Kelkfoje Xiaoyun malfruiĝis al pramŝipo kaj devis transriveri per war-pramŝipo.

La var-pramŝipo estis granda. Aŭtoj viciĝis sur la pramo, dum la pasaĝeroj staris inter la aŭtoj. Xiaoyun staris tie kun afliktiĝo en la koro. Kelkaj ŝoforoj elaŭtiĝis kaj staris sur la ferdeko por ĝui malvarmeton. Subite konata vizaĝo ekbrilis antaŭ ŝi, kio surprizis ŝin.

"Ĉu estas li?"

Ŝia sensivo diris al ŝi, ke tiu estas li.

Antaŭ tri jaroj li ekscitis ŝian amon. Nun la hazarda renkontiĝo tiel ĝojigis ŝin, ke ŝi senhezite sin puŝis al li.

"Hola!" ŝi mallaŭte vokis lin.

La juna ŝoforo mire sin turnis al ŝi.

"Ĉu... ĉu vi ne rekonas min?" ŝi demandis.

La ŝoforo cerbumis por rememori kaj post longe diris: "Ha, jes, eble ... jes, mi rememoris." Li diris ĝentile kaj ridetis facile.

Xiaoyun sentis, ke malvarmo blovis sur ŝian koron.

"En tiu jaro ..."

"Ah, mi rememoris," fine li montris malfortan entuziasmon.

"Ĉu ni interparolu en la aŭto?"

Xiaoyun kapjesis kaj ili sidiĝis en la stirejon.

"Tiun jaron mi estis senlabora kaj ĉie vagadis, kaj hazarde renkontis vin ..." la ŝoforo diris.

"Sed kion vi faris poste?"

"Poste mi fariĝis ŝoforo kaj ĉiutage transriveris por transporti karbon."

"Ĉiutage?"

"Jes, ĉiutage."

"Do kial vi ne iris renkontiĝi kun mi?"

"..."

Xiaoyun sentis vertiĝon kaj multe penis por sin kvietigi.

"Vi forgesis min!" ŝi murmure plendis post kelke da tempo.

"Kio? Vi ne forgesis min?" la ŝoforo mire diris.

"Bedaŭrinde ..."

"Nu, kio bedaŭrinda?"

"La sorto tiele destinis," ŝi suspiris.

La pramo, tangetanta, atingis la mezon de la rivero.

Paliĝis ŝia vizago. Ŝia koro tremetis kiel la pramo. Ŝi devis ĝoji, ke ŝi hazarde revidis lin post longa sopiro. Sed ŝi sentis ĉagreniĝon. La apatio de la ŝoforo afliktis ŝin, larmoj enŝteliĝis en ŝiajn okulojn.

"Hodiaŭ mi riparos mian kulpon, ĉu bone?" post momento la ŝoforo diris humile.

"Kion tio sugestas?"

"Poste ni ĉiutage kune transriveru ... konsentu."

Ŝi longe rigardis la bordon kaj ne povis respondi.

En la sekvanta tago la ŝoforo denove forlasis la stirejon kaj restis sur la ferdeko, kiel li tion faris en la pasintaj tagoj. La juna ŝoforo rigardis ĉirkaŭen kaj senzorge alparolis aliajn ŝoforojn. Kiam li reiris al sia aŭto, li vidis, ke Xiaoyun estas sidanta en la stirejo. Li rapide sin ŝovis en la stirejon kaj demandis ŝin tenante ŝian manon: "Vi jam venis?"

Ŝi diris nenion. Subite la ŝoforo ekscitiĝis, kaptis ŝin je la ŝultroj kaj brakumis ŝin.

Ŝi apatie toleris lian kareson. Ŝi aŭdis lian murmuron: "Mi devas fari pliafojan veturiĝon por kapti pli da mono." Aŭskultante lian murmuron, ŝi sentis, ke kvazaŭ nebulo leviĝis en la koro. Subite ŝi ekpensis pri la mutulino kaj blindulo. Foje en konfuziĝo ŝi iris konsulti la mutulinon: "Ĉu vi sentas vin feliĉa?" La mutulino kapjesis, sed tuj poste kapskuis, tre serioze. Ĉi-momente Xiaoyun ne povis certiĝi, ĉu ŝi mem estas feliĉa aŭ simila al la mutulino. En la sino de la viro ŝi sentis varmon, sed ŝi ne povis forpeli malvarmeton en la koro.

La pramo silente iris sub la printempa suno. Ĝi penadis por atingi la transan bordon.

Estis la tria tago. Zefiro karesis kiel antaŭe. Interparolado daŭre zumadis sur la pramo. ŝi tamen ne venis.