Enkomputiligis Don HARLOW

Mi amas printempon

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/4, p. 42


Ĉiuj sezonoj de la jaro havas sian propran belecon. En printempo allogas floroj kaj arboj kun foliaroj de freŝa verdo; en somero ombras arboj kaj grasas herboj; en aŭtuno ruĝas aceroj kaj aromas krizantemoj; kaj en vintro la tero vestiĝas per blanka nego. Sed mi plej amas printempon.

Matene, la suno etendis la varmajn brakojn kaj milde vekis la teron el sonĝo. Ĝi ĵetis oran lumon sur la teron. En la antaŭurbo mi ĝuis la printempan pejzaĝon vivecplenan. Birdetoj ĝoje kantis super mia kapo, kaj la arboj salutis min, svingante branĉetojn kun junaj folioj. Agrabla venteto kisis mian vizaĝon kaj karesis freŝajn vergojn de plorsalikoj. Ho, ĉio sur la tero vekiĝis kaj konkure ŝanĝis siajn vestojn.

Tagmeze, la suno pendis super la kapo. Ĉie sur la kvieta kamparo aŭdiĝis mallaŭta susurado. Herbetoj, arbidoj kaj freŝaj floroj interparolis kun la agrabla vento. Kiel lertaj teksistinoj, la herbetoj teksis verdajn tapiŝojn. La poploj, ĵus vekiĝinte el vintra dormado, disetendis siajn branĉojn plenajn de vilaj folietoj.

Vespere, la suno kliniĝis al la okcidenta horizonto kaj la ora vesperruĝo akompanis ĝin. La tero estis tegita de ora koloro.

Subite mian rigardon altiris al si malgrandaj ruĝaj punktoj. Mi iris al la punktoj kaj trovis, ke ili estas ruĝaj floroj disvolviĝontaj inter verdaj foliaroj. La butonoj estis plenaj, kvazaŭ ili disvolviĝus post unu nokto. Proksime de ili kreskis aro da vintraj jasmenoj kun branĉoj plenplenaj de orflavaj floroj. Hirundoj flugadis alte en la aero. Mi venis sub magnolion. Ĝiaj neĝe blankaj floroj staris rekte sur la branĉoj. En la lumo de la subiranta suno la floroj aspektis pli graciaj kaj pli puraj. Mi profunde enspiris la freŝan aeron de printempo kaj ebriiĝis de la printempa beleco.

Ho, la printempo revivigis la teron, alportis al mi ĝojon kaj esperon kaj kuraĝigis min strebi antaŭen. Mi volis fariĝi herbeto aŭ floreto por aldoni al la tero pli da beleco en printempo.