Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉinaj proverboj

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/4, p. 43


Maldolĉa pilolo kuracas la malsanon,
Sincera admono utilas al konduto.

Netiminda malordo,
Timinda senenketo.

Pli bele ornami la kapon per unu floro,
Ol fari la samon per multaj floroj.

Beleco ne en aspekto, sed en animo.

Mateno kara kiel oro,
Printempo plej grava en jaro,
Kaj rikoltiga penlaboro.