Enkomputiligis Don HARLOW

Humuraĵoj

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/5, p. 30


Edzo: Hieraŭ vespere vi ĝuis operon. Kion vi vidis?

Edzino: Multon. Sinjorino Blan tinkturis al si la kapharojn. Gesinjoroj Smith volas eksedziĝi. La familio de Vitte bankrotas. Kaj ...


— Mia kara, manĝu iom da spinaco. Tio povas aldoni koloron al viaj vangoj.

— Sed, panjo, al kiu plaĉas verdaj vangoj?


MALAMI MONON KIEL MALAMIKON

Du mallaboremuloj babilas.

"Mi malamas monon kiel malamikon. Kaj vi?"

"Prave. Pro mono iuj eĉ perdis sian vivon."

"Tial mi elspezas monon, tuj kiam mi havas ĝin."

"Tre bone! Vi ekstermas la malamikon komplete."

"Tamen, se oni ne vidos sian malamikon dum longa tempo ..."

"Kia ĉagreno!"