Enkomputiligis Don HARLOW

Sako da arĝentaj moneroj

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/5, p. 39


Iun tagon, malriĉulo iris sur monton por haki brullignon. Survoje li trovis sakon. Malferminte ĝin, li vidis dekojn da arĝentaj moneroj ene. La malriĉulo tre ĝojis, ke kontraŭ la mono li povos aĉeti multe da greno por siaj malsataj infanoj. "Sed la perdinto estas en granda maltrankvilo," pensis en si la malriĉulo. Li kaŝis la sakon kaj daŭrigis la iradon.

En la sekvanta tago li aŭdis, ke la perdinto estas fama riĉulo. Kutime, la trovinto devas ricevi dekonon de la trovaĵo kiel rekompencon.

La bonkora malriĉulo venis al la riĉulo kaj redonis al li la sakon kun arĝentaj moneroj, dirante: "Jen viaj moneroj."

La riĉulo transprenis la sakon, foje refoje nombris la monerojn kaj diris al la malriĉulo: "Ho mia bonulo, la sako estas mia, sed malmultiĝis la moneroj en ĝi. Mi havis 80 monerojn en la sako, sed nun restas nur 60. Sendube, vi ŝtelis la 20 monerojn. Nun vi ŝuldas al mi 12 monerojn, se mi dekalkulas la 8, kiujn mi devas doni al vi kiel rekompencon. Redonu al mi 12 monerojn, alie mi akuzos vin."

La malriĉulo teruriĝis. Kion fari? Li devis iri al juĝejo kune kun la riĉulo. La juĝisto, justama kaj honesta, ĝuis grandan respekton de la popolo.

"Via juĝista moŝto, mi iris sur monton por haki brullignon kaj trovis survoje la sakon. Mi kaŝis ĝin kaj eĉ unu moneron ne prenis el ĝi."

"Via sinjora moŝto, li mensogas. Mi havis 80 monerojn en la sako, sed nun restas nur 60. Se ne li, kiu do povis preni el la sako la 20 monerojn?" diris la riĉulo.

La juĝisto demandis la malriĉulon: "Ĉu vi ne pensis, ke kun la monsumo vi povos vivi bone?"

"Jes, mi pensis. Mi vivtenas mian edzinon kaj ses infanojn sole per vendado de brulligno. Kontraŭ tiuj moneroj mi povos aĉeti oleon, rizon, fiŝon kaj viandon. Sed mi pensis ankaŭ, ke mi ne devas uzi la monon, ĉar ĝi ne estas mia."

La juĝisto turnis sin al la riĉulo: "Ĉu vi povas certigi, ke en via sako estis 80 arĝentaj moneroj?"

"Jes, sendube, 80!" respondis la riĉulo.

"Kvankam vi ambaŭ ne povas doni konvinkan ateston," diris la juĝisto kun rideto, "tamen estas facile fari juĝon."

"Vi, respektinda sinjoro, ĝuas altan famon en la socio, kaj mi neniel kredas, ke vi mensogas. Mi kredas, ke en via sako estis 80 arĝentaj moneroj."

"Jes, jes; prave. Kiel saĝa vi estas," flate diris la riĉulo.

"Kaj vi, kompatinda malriĉulo, mi neniel dubas pri via diro. Vi povus proprigi al vi la tutan sumon da mono, sed kial vi prenis nur 20? Estas klare, ke vi ambaŭ diris la veron. La fakto estas nur, ke tiu sako kun 60 moneroj, kiun vi trovis, ne estas la sako, kiun tiu ĉi sinjoro perdis."

La juĝisto donis la sakon al la malriĉulo, dirante al li: "Portu ĝin hejmen kaj redonu ĝin al vera perdinto. Se poste vi trovos sakon kun 80 arĝentaj moneroj, redonu la sakon al tiu ĉi honesta sinjoro." Tion dirinte, la juĝisto turnis sin al la riĉulo: "Ĉu mia juĝo estas justa?"

La riĉulo mutiĝis kiel ŝtono.