Enkomputiligis Don HARLOW

Lasta tendo sur la herbejo

de CAIDAN

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/5, paĝoj 16-17


Caidan estas juna tibet-nacia verkisto, deveninta de Hainan de Qinghai-provinco. Pluraj el liaj noveloj, ekzemple "Lupo sur dezerto" kaj "Familio for de la vilaĝo", spegulas la vivon de la tibeta popolo.

Post intensa konstruado en somero kaj aŭtuno, aperis sur la herbejo Tawu nova paŝtista vilaĝo el vicoj da novaj tegolitaj domoj.

Kiam venis vintro, la paŝtistoj ĝojplene transloĝiĝis el nigraj tendoj el bovharoj en vastajn helajn tegolitajn domojn, kaj per tio ili finis sian migran vivon.

Tamen sur la herbejo solece staris ankoraŭ unu ĉifona tendo. En la malplena tendo estis nur felaj litaĵoj malpuraj kaj plenaj de grasmakuloj, tera forno, bovlo kun desegno de drako, malnova kupra tekruĉo, kaj ilia mastro — 84-jara maljunulo.

Li estis Ciren Danba. Okdek kvar jaroj plenaj de malfacilo kaj penado tute elĉerpis lian energion kaj nun li ŝajnis spiranta marioneto. Li tuttage sidadis senmove ĉe la forno hejtata per bovfekaĵo.

Estis vintro, sed la suno afable varmigadis. Nek venteto nek frosteto.

Ciren Danba senĉese insultis la vintron sen frosto.

La luko estis ombrata. Ciren Danba levis la kapon kaj vidis tra la luko, ke ŝafo-granda aglo kaŭras sur elektrofosto. La aglo alnajlis la akran, avidan rigardon al la nelonge vivonta Ciren Danba. Ciren Danba unuafoje sentis malkontenton kontraŭ aglo, kiun li ĉiam rigardis kun respekto. Elektrofosto, aglo, ĉu ili devis esti unu apud alia? Ve, ĉia krimo estis farita de homoj malobeantaj la prapatrojn. Ĉiu krimo okazis pro starigo de la elektrofostoj ...

En printempo la gvidantoj de la paŝtista komitato energie propagandis al la paŝtistoj unu post alia, ke ili devas havi fiksan loĝejon kaj fini la migran vivon, starigi stalojn kaj konstrui furaĝkultivejojn por brutoj. Ili klopodis por konvinki, ke tio estas nova vivmaniero de paŝtistoj ...

Ciren Danba ploris. Li dronis en granda malĝojo. Li opiniis tion katastrofo.

En la okdek kvar jaroj Ciren Danba tre multe suferis de malfacilo kaj mizero. Kaj ĉi-foje, kio atendas la paŝtistojn? En vintro loĝi en travintrejo kaj en somero paŝti sur somera paŝtejo estas vivmaniero de paŝtistoj dum miloj da jaroj. Sed nun oni intencis ŝanĝi ĝin. Paŝtistoj devas migradi sur la stepo. Kiel oni povas loĝi fikse? Tio estas absolute malpermesata vivmaniero por paŝtistoj. Tian vivmanieron ŝatas nur pigruloj!

Ĉu loĝado em tendo estas malfacila? Ĉu paŝtado estas malfacila? Jes, sed tio estas vivmaniero de la paŝtistoj heredata de generacio al generacio dum miloj da jaroj. Ĉu la vivmaniero de la prapatroj devas esti ŝanĝita? Ho vi, damnindaj posteuloj!

Ciren Danba ĉirkaŭrigardis sian tendon kaj suspiris: Ho ve, vi estas ŝirmilo de ni paŝtistoj dum centoj da generacioj. Sed nun vi estos forĵetita kiel rubo ...

Ciren Danba ĉiam memoras la devenon de tendo: Antaŭ multe da jaroj ne estis tendo kaj la prapatroj vivis sub la ĉielo kiel sovaĝuloj. Poste, la prapatroj ne povis elteni froston kaj ŝirmis sin per feloj ĵus deŝiritaj de mortigitaj bovoj, kaj de tiam ekaperis fela robo, kaj tiun sekvis fela tendo. Kaj pli poste, ŝafaj feloj anstataŭis la bovajn kaj tendoj el bovharoj anstataŭis tendojn el bovaj feloj. Sed kio sekvos pli poste?

En la tago de transloĝiĝo el tendo en tegolitan domon, Ciren Danba foriris frumatene sen trinki teon. Estis tago de larmoj kaj ĉagreno. Ciren Danba neniel volis vidi, kiel liaj idoj malmuntos la tendojn kaj enloĝiĝos en nekomfortaj tegolitaj domoj. Antaŭ la foriro li nenion diris, ĉar li jam avertis al siaj idoj, kiam ili komencis konstrui domojn, ke li ne enloĝiĝos en la domo, ke ili restigu por li tendon, litaĵojn kaj te-servicon. Li insistis, ke li mortos en tendo. Li sciis, ke li vivos nelonge kaj ne volas fari krimon kontraŭ la prapatroj.

Sed kiam Ciren Danba malsate pasigis tutan tagon sur malproksima herbejo kaj revenis en mallumo, li estis surprizita, ke malaperis la tendoj, kaj tie restis nur masoj da cindro kaj teraj fornoj.

Ciren Danba refoje ploris kaj ploradis. Kiam li laciĝis de plorado, li revenis al la sidejo de sia tendo kaj sidiĝis sur la tero, ĉe la forno kiel kutime. Ĉagreno ronĝis lian koron. Doloro de forlasiteco enpikiĝis en lian koron kiel glavo. Kiel malfeliĉe estis, ke tia malagrablaĵo okazis por maljunulo, kiu vivos ne multajn tagojn.

Alvenis liaj filo kaj nepo kaj iliaj edzinoj.

"Paĉjo, bonvolu transloĝiĝi en novan domon," petis la filo kaj bofilino surgenue.

"Avo, en la novaj domoj estas elektra lampo kaj televidilo. Bonvolu enloĝiĝi en nova domo, komforta lito por vi jam estas pretigita," petis la nepo kaj lia edzino surgenue.

Kvazaŭ nirvaniĝinta, Ciren Danba sidis senmove kaj direktis la rigardon al la fora obskuro.

La idoj ne sukcesis persvadi lin kaj restarigis por li la tendon sur la sama loko.

Pasis plia tago. Malheliĝis.

Post vespermanĝo kaj tetrinko Ciren Danba sidiĝis apud maso da cindro ĉe la forno, kion li faris en la pasintaj sennombraj tagoj kaj vesperoj. Li tute alkutimiĝis al tia vivo.

Sed en la nokto subite ŝanĝiĝis la vetero, kiu ĉiam estis milda tra la tuta vintro. Muĝadis ventego, galopante sur la vasta sovaĝejo. Frapate de la ventego, la tendo makabre knaris.

"Ha, tio estas vera vintro, vintro devas esti tia," Ciren Danba diris al si.

La flirtanta pordkurteno estis levita, enpaŝis la 60-jara filo kaj 40-jara nepo.

"Avo, meteoservo de televizio anoncas, ke ĉi-nokte estos eksterordinare granda neĝo. Bonvolu tranokti en nova domo."

Ciren Danba sidis senmove en mallumo kiel argila pupo.

"Paĉjo, nur unu nokton vi estu en nova domo. Morgaŭ vi povos reveni en vian tendon ..."

"Nenien mi iros! Mi jam diris, ke mi restos en la tendo ĝis morto," Ciren Danba muĝis al siaj idoj.

La malsukcesintaj filo kaj nepo foriris.

La ventego furiozis ĝis noktomezo. Post ventego sur la herbejo regis morta silento.

Ciren Danba sentis dormemon, longe oscedis en mallumo. Li palpe atingis la felajn litaĵojn, demetis la felan robon, sternis la litaĵojn kaj kuŝiĝis. Baldaŭ li endormiĝis.

Ciren Danba vekiĝis de senĉesa krakado. Li konsciis, ke krakadon kaŭzis rompiĝado de la stangoj de la tendo. La multe sperta Ciren Danba komprenis, ke falis eksterordinare granda neĝo, kaj la stangoj de la tendo jam ne povis elteni la pezon de la neĝo sur la tendo. Apenaŭ li leviĝis el litaĵoj, lia kapo jam frapiĝis kontraŭ la supro de la tendo kaj li ne povis sin rektigi, ĉar la tendo jam malalte kliniĝis, kvazaŭ ventro de tuj akuŝonta virino.

Ciren Danba trenis sian nudan marasman korpon en mallumo kaj trovis sian irbastonon en angulo de la tendo. Li levis la bastonon kaj ekbatis per ĝi la plafonon. Tio estis ununura metodo dum miloj da jaroj por forigi neĝon sur la tendo. Tendoj facile disfalas sub la pezo de dika neĝo. Sed la 84-jara Ciren Danba jam estis tro malforta por tion fari. Kiam li la naŭan fojon levis la bastonon, li jam senfortiĝis kaj devis ĉesigi la penadon. Li kurbe staris senfare kaj anheladis. La plafono kliniĝis pli kaj pli malsupren kaj laŭtiĝadis la krakado. Ciren Danba dronis en malespero. "Falu, ke mi estu entombigita en neĝo. Mi jam diris, ke mi volas morti en la tendo ..."

Ciren Danba heroe staris, pene subtenante la plafonon per la kapo.

"Krak", rompiĝis la trabo de la tendo, kaj la nigra tendo malrapide falis, kvazaŭ falus la nigra ĉielo. Instigate de la natura instinkto de memkonservado, Ciren Danba elkuris el la tendo en palpebruma daŭro. Ĝuste kiam la maljunulo elsaltis el la pordo, la tendo komplete disfalis kun obtuza bruo. La lasta nigra punkto sur la herbejo estis englutita de la arĝenta mondo, malaperis la lasta tendo el nigraj bovharoj sur la herbejo Tawu.

Ciren Danba konsternite staris sola sur la neĝa sternaĵo. Nemalproksime, kie kuŝas la nova paŝtista vilaĝo, impone brilis lampoj ...