Enkomputiligis Don HARLOW |
Sur strato iris miopulo. Subite ventego forblovis lian nigran ĉapelon. Li do postkuris la ĉapelon. Je la momento virino kriis al li:
"He, kion vi volas, sinjoro?"
"Mi postkuras mian ĉapelon," li respondis anhele.
"Sed vi postkuras mian nigran kokinon!"
"Sinjoro, ĉu vi aŭdis mian kanton en la hieraŭa vespero, kiu plenigis la tutan halon?"
"Jes, mi vidis, ke multaj aŭskultantoj foriris, ke via kanto plenigu ankaŭ la sidlokojn."
"Viktoro, kial vi denove portas sunokulvitrojn hodiaŭ?"
"Ĉar nia instruisto juĝas laŭ la okuloj, kiu ne bone sin preparis al la leciono," mallaŭte respondis Viktoro.