Enkomputiligis Don HARLOW

Novaj rakontoj pri lupo

Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/6, p. 45


I

Lupo, kiu atakis ŝafaron, estis mordvundita de hundo. Ĝi falis kaj ne povis iri serĉi manĝaĵon. Ĝi volis trinki akvon de proksima rivereto, sed ne povis sin movi.

En tiu momento venis ŝafido de malproksime. La lupo petis la ŝafidon senforte: "Fraĉjo mia, mi tre soifas. Bonvolu tuj preni por mi iom da akvo!"

La ŝafido rigardis la lupon kaj diris kapskue: "Mi ne povas servi al vi."

"Hm!" apenaŭ ekkoleris la lupo, ĝi tuj sin detenis, ĉar subite ekdoloregis ĝia vundo. "Mi grave vundiĝis kaj ne povas moviĝi. Ĉu vi ne kompatas min?"

La ŝafido skuis la kapon refoje.

La lupo petegis kun larmoj en la okuloj: "Helpu min, fraĉjo mia! Se vi donos al mi iom da akvo, mi ricevos forton por stariĝi kaj serĉi manĝaĵon. Se ne, mi mortos de malsato kaj soifo."

"Se mi donus al vi akvon, vi povus stariĝi kaj kruele formanĝi min," la ŝafido rifuzis kaj foriris.

II

Lupo kaj vulpo jam ĵuris, ke ili ĉiam estos bonaj amikoj kaj helpos unu la alian en malfacilo.

Iun tagon la lupo falis en riveron kaj kriis helpon. Aŭdinte la krion, la vulpo tuj alkuris.

"Tuj savu min, mia bona amiko!"

"Kompreneble ni estas bonaj amikoj. Sed per kio vi rekompencos min por la savo?"

Tion aŭdinte, la lupo tre koleris, sed havis neniun rimedon krom promesi: "Hieraŭ vespere mi ŝtelis unu ŝafon, formanĝis duonon kaj konservis la alian duonon en la hejmo. Mi donacos al vi la ceteran, se vi savos min."

"Bonege! Sed mi perdis la forton pro malsato kaj ne povas savi vin. Mi unue devas manĝi la ŝafaĵon en via hejmo por reakiri la forton kaj poste revenos savi vin," la vulpo diris kaj foriris.

"Kio! Vi estas eĉ tia `amiko'!" kolere kriis la lupo.

La vulpo returnis la kapon kaj ridis: "Ha, ha! Ĉu vi forgesis, ke mi estas vulpo? Post via falo en la riveron mi ne ĵetis ŝtonon sur vian kapon. Tio jam pruvas, ke mi estas via bona amiko!"