Enkomputiligis Don HARLOW |
La verda stelo fiere surgrimpas la plej altan supron de la Granda Muro, laŭ kiu serpentumas dumejllonga amaso da mondlingvanoj, venintaj el la tuta mondo, celebri en ĝojo, feliĉo kaj entuziasmo. En la nevidebla lontano malantaŭ la murego ankoraŭ galopas imaginaraj mongoloj sur siaj etaj ĉevaloj, kies hufoj sublevas nubojn da sableroj. La sabloza aero de Pekino strangolas nin per astmo — nin, la pacajn batalantojn, alvenintajn ĉi-tie el la kvin anguloj de l' mondo por partopreni la ĉiujaran lingvoĵamboreon de interkompreniĝo kaj malmilito. Kaj jen ni ĉiuj alsuprenis tiun Grandan Muron, la solan homkreitan objekton, kiun la astronaŭtoj kapablis vidi el la luno trans la senfina ekstera spaco. Kaj nun, trans la spaco de jarcentoj, mi ekvidas la galopantajn mongolojn, tiujn senkomparajn rajdantojn kaj arkpafistojn, provantajn invadi la pacamajn loĝantojn de Hanlando. Kaj mi povas konstati kiel iliaj fortoj frakasiĝas kontraŭ la fortikaĵoj de tiu unika Granda Muro. Dum ni parolas kaj kantas ridas kaj fotas, tuta Pekino ŝajnas ekrajdi sur bicikloj. La loĝantoj de ĉi tiu grandioza urbo, tiel riĉa je palacoj, temploj, muzeoj kaj maŭzoleoj ŝajnas esti same kunkreskintaj kun siaj bicikloj, kiel la mongoloj kun siaj ĉevaloj. Ili biciklas kaj biciklas senĉese, kvazaŭ ili dezirus forbicikli for de sia urbo al iu pli bona, pli bela kaj pli justa metropolo de 1' imaginara estonteco. |
1986