Enkomputiligis Don HARLOW |
Sobra en manĝo,
Senhasta en irado,
Pacienca en afero,
Profunda en dormo.
Matenmanĝo sata,
Tagmanĝo nutroza,
Vespermanĝo simpla
— vivo longa.
Ne restu malviglaj la maljunuloj,
la korpon ekzercu senĉese.
Manĝu ĉiam sobre,
bonan humoron tenu firme.
Dieto vegetara,
Promenado persista,
laborintenso modera,
humoro facila.